Hiperboreio

(Alidirektita el Hiperboreo)

Hiperboreio (greke Υπερβορεία, t.e, "post la nordo") estas lando, laŭ greka mitologio, en plej norda parto de la mondo. Oni supozis ke tie vivis la hiperboreanoj en ĉiamdaŭra beateco kaj printempo preter la altegaj montoj kies kavernoj elsendis penetradajn ekblovojn de nordaj ventoj, kiuj fridigis la popolon de Helaso (Grekujo). Oni ne povis aliri ilian landon per maro nek lando, sed kelkaj dioj kaj herooj iris tien. Ili vivis liberaj de malsano aŭ maljuneco, de laboro aŭ milito.

Arkta kontinento sur la mapo de Gerardus Mercator de 1595.
paŝoj kaj rav 4-la angulo de La Regiono Murmansk, estas kuracisto De Vologda

La hiperboreanoj adoris nur Apolonon kaj, mistere, sendis ĉiuj jaroj donaĵoj al templo de Delfoso.