Hiperpirono (en greka: νόμισμα ὑπέρπυρον) estis monero de la Bizanca imperio uzita dum la fino de la Mezepoko, kiu anstataŭis la solidon kiel ĉefa ora valuto de la Bizanca imperio.

Hiperpirono de imperiestro Manuelo la 1-a Komneno (r. 1143–1180), montranta sian tipan tasformon.

La tradicia ora valuto de la Bizanca imperio estis estinta la solidonomisma, kies enhavo el oro restis konstanta je 24 karatoj dum sep jarcentoj kaj estis tial tre aprezata. El la 1030-aj jaroj, tamen, la monero estis pli kaj pli malpliigita, ĝis la 1080-aj jaroj, post la militaj katastrofoj kaj enlandaj militoj de la antaŭa jardeko, ties ora enhavo estis malpliigita ĝis preskaŭ nulo.[1] Poste, en 1092, la imperiestro Aleksio la 1-a Komneno (r. 1081–1118) entreprenis drastan alĝustigon de la Bizanca monersistemo kaj enkondukis novan oran moneron, nome hiperpirono (signife "super-rafinita"). Tiu estis de la sama normiga pezo (4.45 gramoj) kiel la solido, sed de malpli da ora enhavo (20.5 karatoj anstataŭ 24) pro la reciklado de pli frue malpliigitaj moneroj.[2]

Notoj redakti

  1. Grierson 1999, p. 10.
  2. Grierson 1999, p. 11; Kazhdan 1991, p. 964.

Bibliografio redakti