Hirschbichl (ankaŭ MooswachtHirschbühel) estas monta transpasejo en Aŭstrio sur alteco de 1183 metroj ĉe Berchtesgaden-aj Alpoj situante nur kelkaj dekoj da metroj sudoriente de la landlimo inter Salcburgio kaj Bavario. Ĉelime staras eksa doganejo kiu nun estas gastejo Alpengasthof kun kapelo konstruita en 1849. (situo (mapo)47.55547112.7955031148).

la situacio en 1980 kiam ankoraŭ estis dogankontroloj inter Aŭstrujo kaj Germanujo

Medio redakti

Disde lago Hintersee (apud Ramsau) la transpaseja strato sekvas 6,5 kilometrojn la rojon Klausbach ĉe Klausbach-valo, unue ebene poste pli kaj pli deklive ĝis la verto. Tie venkotas suprendeklivo de ĝis 30 %. La transpaseja altaĵo situas sur ebena stratero enarbare. Ĉe la suda falnko ĝi kondukas, ankaŭ krute, tra Hintertal-valo ĝis Weißbach bei Lofer. Ĉe bavaria flanko la strato estas ene de Nacia Parko Berchtesgaden kaj ĝi forbarita estas por privata veturado. Inter majo kaj oktobro cirkulas travivaĵbuso Almerlebnisbus de ambaŭ flankoj.[1][2] Alternativo permesata estus veturo per biciklo. Ĉe aŭstria flanko troviĝas Koglperngericht-distrikto de Falleck-rajono de la bavaria ŝtatforstejo Saalforste.

Historio redakti

Transportista pado trans Hirschbichl servis ekde la 13-a jarcento por la eksportado de salo el Schellenberg kaj Hallein al Tirolo.[3] La t.n. Mooswacht-gvatejo[4] fortikigitis al transpaseja remparado. En vintro 1712 tie ĉi transportitis 115.000 stokoj da salo. Milita graveco havis la transpasejo unuafoje dum la Salcburgia kampara ribelo de 1525/26 kiam la iama kamparana gvidanto Michael Gruber, kiu finfine poris la politikon de la salcburga arkiepiskopo Matthäus Lang von Wellenburg, eniris tra Hirschbichl la intermontojn de Meza Pinzgau. Fine li sukcesis konkeri la tutan teritorion ĉirkaŭ Lofer.

La gvatisto de ĉe Hirschbichl estis longe en persona unio ankaŭ Frohnwies-ĉasisto antaŭ necesa separiĝo de tiuj du deĵoroj en 1750. Ekde 1742 la transpasejo estis pligrandigita kaj sekurigita per palisadoj. La lignon por tio oni rajtis venigi el la arbaroj ĉe Berchtesgaden laŭ forstuma akordo farita je 1734. Tria blokhaŭzo konstruitis en 1711. Dum la Milito de aŭstra sukcedo la Landa defendokonferenco ordonis ke la ligna kabano ĉe akvokluzo (Holzhäusl bei der Wasserschleuse) ricevu krenelojn kaj kompletan perpalisadan protekton.

De la ĝis hodiaŭ ekzistantaj konstruaĵoj oni havis ankoraŭ originale bestostalon de 1757. La gardistejo pligrandigitis en 1759 per unu ĉambro. Jam en 1738 malfermiĝis surloke publika elverŝado de biero pro kio protestis la gastejestroj de St. Martin kaj Frohnwies. La Kortega ĉambro decidis en 1742 en favoro de la surtranspaseja gastejestro ĉar li pli dependis de tiaj elspezoj ol liaj kolegoj envalaj. Jurista fundamento pri gastigado de drinkantoj faritis en 1805 kiam okazis oficiala alikonstruo de la tuto je gastejo kun propra knajpokoncesio.

En 1809 estis Hirschbichl grava parto de la defendolinio inter la transpasejoj Strub (inter Waidring kaj Lofer) kaj Lueg dum la kontraŭnapoleonaj militoj. La pafistoj pinzgau-aj komandite fare de Anton Rauchenbichler sukcesis repuŝi la bavarojn. Nur post kiam la trupoj aŭstraj retiriĝis disde Lueg-transpasejo inter Golling an der Salza kaj Tenneck ankaŭ la taĉmentoj lokitaj ĉe Hirschbichl foriris.

Ekde la estiĝo de la pilgrimloko Maria Kirchental kondukas pado por fideluloj disde Berchtesgaden tra Hirschbichl ĝis Sankt Martin bei Lofer. Pluraj kapeloj, inter kiuj estas ankaŭ unu rekte ĉe Hirschbichl, indikas la itineron de tiu ĉi interesa pilgrima vojo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti