Hispana Literumado

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida Lingvaro > Hispana lingvo > Hispana Literumado


Hispana aboco redakti

litero nomo sono (laŭ la Esperanta aboco kiam eble) mezepoka sono noto
a a [a] [a]  
b be [b] [b]  
c se
θe en Hispanujo
[k] antaŭ a, o, aŭ u

[s] antaŭ ie
[θ] antaŭ ie en Hispanujo

[k] antaŭ a, o, aŭ u
[c] antaŭ ie aŭ kun cedilo (¸)
 
ch ĉe [ĉ] [ĉ] en pluraj lokoj, ch ne aperas en la aboco
d de [d] [d]  
e e [e] [e]  
f efe [f] [f]  
g ĥe [g] antaŭ a, o, aŭ u
[ĥ] antaŭ ie
[g] antaŭ a, o, aŭ u
[ĵ] antaŭ ie
 
h aĉe (preskaŭ ĉiam silenta)
[h] en kelkaj regionoj
(ĉiam silenta) h ofte aperas antaŭ komencaj vokaloj aŭ antaŭ u
i i [i]
[j] apud vokalo
[i]
[j] apud vokalo
 
j ĥota [ĥ] [ĵ]  
k ka [k] [k] k nur aperas en nehispanaj vortoj
l ele [l] [l]  
ll eje, elje [j]

[lj] en Hispanujo

[ĵ] aŭ [ŝ] en kelkaj regionoj
[lj] en pluraj lokoj, ll ne aperas en la aboco
m eme [m] [m]  
n ene [n] [n]  
ñ enje [nj] [nj] historie, estis nn, kaj la dua n fariĝis ~
o o [o] [o]  
p pe [p] [p]  
q ku [k] [k] la litero u ĉiam sekvas la literon q
r ere [r] [r] mallonga [r], similas al esperanta [d]
rr erre [rr] [rr] daŭra, trila [r]
s ese [s]
[ŝ] en regionoj de Hispanujo
[z] (ss por [s])  
t te [t] [t]  
u u [u]
[ŭ] apud vokalo
[u]
[ŭ] apud vokalo
 
v ube, be ĉika [b] [v]  
w ube doble, doble be [ŭ] [ŭ] w nur aperas en nehispanaj vortoj
x ekis [ĥ], [s], [ks], [ŝ] [ŝ] x nun plej ofte aperas en nehispanaj vortoj
y i griega [i]

[j] apud vokalo

[ĵ] aŭ [ŝ] apud vokalo en kelkaj regionoj
[i]
[j] apud vokalo
 
z seta
θeta en Hispanujo
[s]
[θ] en Hispanujo
[dz]  

Oftaj literkombinoj redakti

  • hu = [ŭ]
  • qu = [k]

Ĝeneralaj notoj redakti

  • La sonoj de pluraj literoj varias sen reprezenti alian fonemon. Ne listiĝis multaj alofonoj.
  • La origino de la sonoj de Hispanujo estas Kastilio, Hispanujo. La kastiliaj sonoj disvastiĝas kiam Kastilio gajnis povon.
  • Multaj hispanaj konkerintoj de Ameriko loĝis en Andaluzio. Tial, la plej komunaj sonoj ne estas la kastiliaj.