Hispana revolucio de 1934

(Alidirektita el Hispana Revolucio de 1934)

La Hispana revolucio de 1934ĝenerala revolucia striko en Hispanio de 1934, estis movado strika, revolucia kiu okazis, inter la tagoj 5-a kaj 19-a de oktobro de 1934, dum la respublika jarduo kie hegemoniis la alianco radikala-cedista de la Dua Respubliko. Tiu movado estis apogata de ampleksaj sektoroj kaj gravaj estroj de la PSOE kaj de la UGT, kiel Largo CaballeroIndalecio Prieto kaj depende de la lokoj ankaŭ de la Confederación Nacional del Trabajo (CNT) kaj de la Partido Comunista de España (PCE).

La ĉefaj areoj de la ribelo okazis en Katalunio kaj en Asturio, kie la plej gravaj eventoj en tiu lasta regiono; pro tio tiu revolucio estas populare konata kiel "Revolucio de Asturio".

La ĉefa tialo por la insurekcio estis la malakcepto fare de diversaj sektoroj de la nova ekstremdekstra registaro.

Disvolviĝo redakti

La 5an de oktobro en Madrido ĉefe socialistoj atakis la sidejon de la registaro sed post kelkaj horoj de pafado, ili estis arestitaj kaj la puĉoklopodo malsukcesis en la ĉefurbo. En Eŭskio la eŭskaj naciistoj ne apogis la insurekciojn, sed ja la socilaistoj, kiuj okupis milite la minejajn areojn ĝis la 12a; okazis ĉirkaŭ 40 mortoj kaj inter pafitaj fare de la insurekciuloj, kaj inter defendantoj de la revolucio.[1][2]

En Aragono, Andaluzio kaj Ekstremaduro la kamparanoj agotitaj pro pasintaj strikoj de la monatoj de marto, aprilo kaj junio ne apogis tiun novan strikon. En Kantabrio la striko okazis el la 5a al la 16a, ĉefe en la industria zono de Torrelavega kaj baseno de la rivero Besaya. La normalo ne revenis al Torrelavega ĝis la 18a. Okazis 11 mortoj en tiu regiono.

Proklamo de la kataluna ŝtato redakti

En Barcelono la registaro de la aŭtonoma Generalitat de Catalunya prezidita de Lluís Companys, de Esquerra Republicana de Catalunya (ERC), proklamis la Katalunan Ŝtaton ene de Federa Respubliko Hispana, la nokton de la 6a al la 7a de oktobro. La Armeo intervenis sub estrado de la generalo Domingo Batet, kiu rapide venkas per luktoj, kie mortis ĉirkaŭ 40 personoj, estis arestita Companys kaj fuĝis Dencás, kiu ekzilis en Francion. La kataluna aŭtonomio estis nuligita de la centra registaro kaj anstataŭata la kataluna registaro per dekstraj politikistoj kaj katalunaj kaj respublikanaj. Ankaŭ estis arestita Manuel Azaña, kiu hazarde estis en Barcelono por funebro de iama sia ministro Jaume Carner.

La Revolucio de Asturio redakti

Nur en Asturio la CNT pretis formi laboristan aliancon kun la rivala socialista sindikato UGT; tiele ambaŭ organizoj estis subskribintaj marte pakton, kiun akceptis la socialistoj de Asturio, formante aliancon nome UHP kreita septembre. Al UHP aliĝis ankaŭ la komunistoj de la Komunista Partio de Hispanio kaj de aliaj laboristaj kaj komunistaj organizoj, kiaj BOC, Izquierda Comunista kaj aliaj.

La insurekciaj ministoj estis bone organizitaj, ili kontrolis dekomence la tutan regiono, kreis armeon de ĉirkaŭ 30,000 homoj kaj konkeris la regionan ĉefurbon Oviedo kaj la fabrikojn de armiloj. En kelkaj lokoj oni eksperimentis kazojn de proklamo de liberecana komunismo. La centra registaro sendis kolonian armeon (parte de marokanoj, sed ne nur) sub estrado de la generaloj Francisco Franco kaj Goded, kiu havas oportunon eksperimenti kio okazos post du jaroj en la Hispana Enlanda Milito. La bataloj estis speciale sangoplenaj en Oviedo. La posta subpremado fare de la registaro estis senkompare multe pli mortiga ol la propra revolucio.

Ĝeneralaj konsideroj redakti

Oni ĉirkaŭkalkulas, ke en la 15 tagoj revoluciaj okazis en la tuta Hispanio el 1.500 al 2.000 mortoj (sed kelkaj aŭtoroj diras el 1.000 al 4.000) el kiuj 320 estis policanoj aŭ soldatoj kaj ĉirkaŭ 35 pastroj. La urbo de Oviedo preskaŭ detruiĝis. Kaj estis arestitaj kaj juĝitaj el 15.000 al 30.000 personoj akuzitaj de partopreno en la revolucio. La urbaj konsilantaroj demokratie elektitaj estis anstataŭataj de dekstraj politikistoj.

Bibliografio redakti

  • Stanley G. Payne. El colapso de la República : los orígenes de la guerra civil (1933-1936). La Esfera de los Libros ISBN 84-9734-327-1; 978-84-9734-327-5
  • Juan A. Sánchez García-Saúco. La revolución de 1934 en Asturias. Editora Nacional. Madrid (1974). ISBN 84-276-1217-6.
  • Ricardo de la Cierva. Historia esencial de la Guerra Civil. Editorial Fénix ISBN 84-88787-35-9; 978-84-88787-35-4
  • Hugh Thomas. Historia de la Guerra Civil Española. Libro Primero. Capítulo 9.
  • Gabriel Jackson. La República Española y la Guerra Civil RBA Editores (Barcelona) 2005 ISBN 84-473-3633-6
  • Paul Preston. La destrucción de la democracia en España. Reacción, Reforma y Revolución en la Segunda República. Ediciones Turner S.A. Madrid (1978) ISBN 84-85137-76-0
  • Diego Hidalgo. ¿Porqué fui lanzado del Ministerio de la Guerra? Diez meses de actuación ministerial. Espasa-Calpe, S.A. Madrid (1934).
  • Manuel Villar. El anarquismo en la insurrección de Asturias: La C.N.T. y la F.A.I. en octubre de 1934. Fundación Anselmo Lorenzo (Madrid) 1994 ISBN 84-86864-15-1

Notoj redakti

  1. El Nacionalismo Vasco Stanley G. Payne. (1974) ISBN 84-7235-196-3
  2. La Revolución de octubre de 1934 en Artehistoria. Arkivita el la originalo je 2020-02-25. Alirita 2021-08-13.