Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hispaniés, iam Españés, eble esperantigebla al Hispanies[1] estas senhoma loko, kie ankoraŭ estas restaĵoj de romanika fortreso kaj de kirko. Nune ĝi apartenas al municipo Luna, ĉe la Zaragoza provinco. Ĝi apartenas al la komarko Cinco Villas, en la aŭtonoma komunumo de Aragono, (Hispanio).

Hispaniés
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Aragono Aragono
Provinco Zaragozo
Komarko Cinco Villas (Aragono)
Areo (ĉe Luna) - km²
Alteco 639 m.
Loĝantaro sen loĝ.
vdr

Geografio redakti

La restaĵoj de la kastelo de Hispanies situas proksimume 12'5 km for de Luna, en la supra parto de monteto, 639 m alte sur la marnivelo. La kirko estas pli sube, kaj pli malpli 130 m for de la kastelo. La distanco de Luna al Hispaniés estas proksimume 12'5 km.[2][3]

Historio redakti

Laŭlonge de la tempo, la nomo de ĉi tiu loko ŝanĝis en la dokumentoj. Ĝi aperas kiel Spaniel, Spaniesse, Españés, Ispaniés kaj Hispaniés.[4]

La fortreso ekestis jam almenaŭ komence de la 10a jarcento ĉe la limo inter la kristana teritorio kaj tiu regita de la islamaj setlintoj, ĉar la 14an de februaro de 938 aperas la nomo Ispaniés en dokumento de la monaĥejo de Leyre. Tiam regis García Sánchez la 1-a, kiu estis reĝo de Navaro kaj grafo de Aragono.[5]

En 1082 la reĝo de Aragono Sancho Ramírez donis la kirkon de Spaniel al monaĥejo de San Pedro de Siresa.[4]

En novembro de 1086 Spaniesse estis parto de la edziniĝa donaco al la reĝino Felicia de Roucy, fare de la reĝo de Aragono Sancho Ramírez. [4][3]

En 1158 ĝi aperas en mezepoka dokumento kiel parto de la episkopa teritorio de Zaragozo. [4]

En julio de 1205 la reĝo de Aragono Pedro la 2-a donis al nobelulo Aznar Pardo la kastelon kaj la vilaĝon de Lacasta kaj la kirkon de Sankta Petro de Españés. [4]

En 1495, dum la regado de la reĝo de Aragono Juan la 2-a, oni organizis la teritorion de Aragono laŭ regionetoj. Hispaniés, same kiel la najbaraj Lacasta kaj Júnez, ekde tiam ĝi apartenis al "Sobrecullida de Tarazona".[4]

En 1711, post la Hispana Sukceda Milito, la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a ŝanĝis la distribuon de la aragona teritorio, laŭ regionetoj kaj de 1711 ĝis 1833 Ŝispaniés apartenis al nova "Corregimiento de Cinco Villas".

Post la distribuado de Hispanio en provincoj, en 1833, tuj sekve oni dividis la provincojn laŭ jurisdikciaj distriktoj, kaj ekde 1834 Hispaniés apartenas al jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros.

Arto redakti

De la ermitejo de Sankta Petro, kies mezuroj estas 14 m longe kaj 8 m larĝe, elstaras tri ŝtonaj arkoj pintigitaj, laŭ la gotika arto, sed la restaĵoj de ĝiaj flankoj estas pra-romanikaj kaj tre eble visigotaj, ĉar la muroj estas komponitaj. Tre eble la romanika kirko estis reformita poste, kiel okazis en aliaj lokoj kaj tio klarigas la ekziston de la pintigitaj arkoj.[2]

De la antikva kastelo restas nur la fundamentoj kaj tre malmulte el ĝiaj bazaj muregoj, sed oni vidas bone ilian perimetron, kun la bazaj muregoj faritaj el grandaj ŝtonegoj. Nur granda ŝtona cisterno subtera, kies ena tegmento ŝajnas horizontala duontubo sur vertikalaj muroj, estas ankoraŭ tre bone konservata. La loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo nomas ĝin "la malliberejo". La fortreso de Hispaniés estis konstruita sur monteto, el kie oni videblas tre granda areo. La eksteraj muregoj estis proksimume 77 m longaj kaj 33 m larĝaj, sed ĝiaj fundamentoj ne estis rektangulaj.[5][6][7]

Ĝia nuna aspekto redakti

Nur restas en bona stato la grandega subtera ŝtona cisterno de la romanika kastelo. La aliaj konstruaĵoj estas preskaŭ tute ruinigitaj, sed elstaras la grandaj ŝtonaj fundamentoj de la kastela perimetro, la tri pintigitaj arkoj de la kirko kaj la solideco de la restaĵoj de ĝiaj konsistantaj muroj. [2][5]

Referencoj redakti

  1. Asín, Nuria kaj Ona, José Luis. Cinco Villas - La comarca pueblo a pueblo (hispane) (PDF), p. 358. Gobierno de Aragón. Arkivita el la originalo je 2018-10-04. Alirita la 21-an de junio de 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 García Omedes, Antonio. Luna: castillo y ermita de Hispaniés (hispane). La guía digital del arte románico. Alirita la 21-an de junio de 2018.
  3. 3,0 3,1 La Asociación Cultural “Banzo Azcón” de Luna organiza una excursión a Hispaniés (hispane). CrónicadeAragón.es (2010-05-28). Arkivita el la originalo je 2018-06-21. Alirita la 21-an de junio de 2018.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 (es) Ubieto Arteta, Antonio, Historia de Aragón: Los pueblos y los despoblados. Vol II, Anubar (Zaragozo),‎ , p. 521-522
  5. 5,0 5,1 5,2 Castillo de Hispaniés - La Cárcel (hispane). Castillos.net (2014-05-11). Arkivita el la originalo je 2018-06-21. Alirita la 21-an de junio de 2018.
  6. Hispaniés (hispane) (PDF). Inventario Fortificaciones Aragonesas (ARCA) (2012-10-02). Arkivita el la originalo je 2018-06-21. Alirita la 21-an de junio de 2018.
  7. La cárcel de Hispaniés: una excursión al pasado (hispane). La Fragolina - Asociación Cultural y recreativa (2013-08-27). Alirita la 21-an de junio de 2018.