Histerezo

fenomeno, laŭ kiu la stato de sistemo dependas je la historio de ŝanĝoj de la stato

Histerezo estas fenomeno konsistanta en tio, ke, kun ŝanĝo de la cirkonstancoj, nova ekvilibro estiĝas malrapide [1]. La valoro, kiun iu grando dependanta de aliaj grandoj alprenas, estas determinita ne nur de la valoro de ĉilastaj sed ankaŭ de la antaŭa evoluo de tiuj valoroj. La termino, derivita de la greka ὑστέρησις (hystéresis, "malfruo"), estis enkondukita en la moderna senco de James Alfred Ewing en 1890, kaj estas ĝenerale uzata en la teorio de dinamikaj sistemoj, ne nur en fiziko sed ankaŭ en biologio kaj ekonomiko.

Histereza ciklokurbo

Se oni prezentas la konduton de sistemo kun histerezo en grafikaĵo rezultas karakteriza ciklokurbo (histereza ciklokurbo). En sistemo sen histerezo la kurbo estas ununura linio. Se ekszistas histerezo, la kurbo duobliĝas. Sekve la valoro, kiun la dependa grando alprenas dependas de la direkto de la ŝanĝiĝo de la nedependa grando.

Magneta histerezo redakti

La magneta histerezo estas la nelineara ne unuvalora rilato inter la magnetado respektive la magneta fluksdenso B kaj la magneta kampintenso H, kiun oni observas en feromagnetaj materialoj. Kiam la valoro de la kampintenso kreskas la valoroj de la fluksdenso estas pli malgrandaj rilate al tiuj kiujn oni havas kiam la kampintenso malkreskas.[2]

La histereza ciklokurbo de feromagnetoj similas al tiu de la bildo, kie la valoro sur la x-akso estas H kaj la valoro sur la y-akso estas B.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002
  2. Brockhaus Physik Bd.1 VEB F.A. Brockhaus Verlag Leipzig 1989 p. 399