Magneta fluksdenso

En magnetismo la magneta fluksdenso, foje nomata simple magneta kampo estas fizika grando de elektro-dinamiko. Ĝi estas la area denso de la magneta flukso kiu trafluas orte difinitan elementon de surfaco.

La magneta fluksdenso – same kiel la elektra indukdenso – estas direktita grando, do vektoro.

Difino kaj kalkulo redakti

 
Forto de Lorentz en magneta kampo B sur pozitive ŝargita partiklo q moviĝanta kun rapido v (maldekstre) kaj sur konduktanto kun longo s trafluata per kurento I (dekstre).

La magneta fluksdenso   historie estis difinita unue nerekte, baze de ilia eksperimente mezurebla forto   sur moviĝantaj elektraj ŝargoj kaj sekve sur konduktantoj trafluataj de kurento. Tiu forto estas la magneta komponanto de la forto de Lorentz kaj en vektora notacio oni skribas:

 
  •   – forto sur la elektra ŝargo  , moviĝanta en la magneta kampo
  •  elektra ŝargo, aŭ   – kurentintenso
  •  rapido de la moviĝanta ŝargo, aŭ   – longo de la pado de la elektra kurento   tra la konduktanto (La orientiĝo de   dependas de la teknika kurentdirekto )
  •   – magneta fluksdenso

La unua de la du ekvacioj montritaj supre estas uzata plejparte por moveblaj ŝargoj ekz. elektronoj ene de Braun tubo, la dua estas por ŝargoj moviĝantaj ene de elektraj konduktantoj, ekz. dratoj kaj kabloj. Ambaŭ ekvacioj estas ekvivalentaj.

En la supraj formuloj   estas vektoro direktita laŭ la direkto de la kampolinioj de la magneta kampo.

Se oni rezignas pri la determino de la direkto de la forto el la vektora produkto, eblas kalkuli ĝian valoron kiel skalara grando helpe de la sekva ekvacio

 

kun:

  •   – elektra ŝargo, aŭ   – kurentintenso
  •   – rapido de la moviĝanta ŝargo, aŭ   – longo de la pado de la kurento en la konduktanto
  •   – valoro de la magneta fluksdenso
  •   – angulo inter la movdirekto de la ŝargo kaj la direkto de la magneta flukso, aŭ inter la direkto de la kurento   kaj la direkto de la magneta flukso.

Se la elektra ŝargo   moviĝas kun la rapido   orte al la direkto de la magneta flukso kaj/aŭ la ekzamenita konduktanto estas orta al la direkto de la magneta flukso la valoro de   povas esti kalkulata rekte el la valoro de la forto   helpe de la ekvacio:

 

La rilato kun la magneta kampintenso   estas:

 

kie   estas la magneta permeablo.

Mezurunuo redakti

La SI-unuo de magneta fluksdenso estas la Tesla kun la simbolo T:

 

Alia malnova unuo por magneta fluksdenso estas la Gaŭso kun la simbolo G, kiu en tekniko estas daŭre uzata. 1 T = 10000 G.