Ĝenerala historio pri la aferoj de Nova Hispanio

La Florenca KodeksoĜenerala historio pri la aferoj de Nova Hispanio estas la nomoj kiujn ricevas kutime 12 libroj kreitaj laŭ superrigardo de Bernardino de Sahagún inter proksimume 1540 kaj 1585. Ĝi estas kopio de originaj fontomaterialoj kiuj nune estas perdiĝintaj, eble detruitaj de hispanaj gravuloj kiuj konfiskis la manskribaĵojn de Sahagún. La originaj fontomaterialoj estis registroj de konversacioj kaj intervjuoj kun indiĝenaj informantoj de Tlatelolko, Tekskoko kaj Tenoĉtitlano.

Ĝenerala historio pri la aferoj de Nova Hispanio
skribita verko • manuskripto
Aŭtoroj
Aŭtoro Bernardino de Sahagún, Indianoj
Lingvoj
Lingvo meza hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1569
Ĝenro Chronicles of the Indies
vdr
Paĝo 51 de la Libro IX el la Florenca Kodekso. La teksto estas en navatla lingvo.

La Florenca Kodekso estas ĉefe teksto verkita en Naŭatla lingvo, fare de trilingvaj (naŭatla, hispana kaj latina) aztekaj lernantoj de Sahagún. Tiu naŭatla teksto estis verkita dekstre. Partoj de tiu teksto estis tradukitaj hispanen, kaj verkitaj maldekstre. Tamen multaj partoj ne estis tradukitaj kaj nur resumitaj. Krome la Florenca Kodekso havas ĉirkaŭ 1,800 ilustraĵoj faritaj de la aztekoj uzantaj eŭropajn teknikojn. Iom el la hispana traduko estis cenzurita aŭ reverkita de Sahagún.