Historiaj provincoj de Svedio

Landskap estas la sveda vorto por historia provinco de Svedio kaj la hodiaŭa Finnlando; la vorto mem signifas "pejzaĝo". La historiaj provincoj estis la administra divida unuo de la sveda reĝlando, ĝis Axel Oxenstierna dum la jaro 1634 reformis la administran dividon: la limoj de la tiam kreitaj modernaj provincoj (län) ne identas kun la historiaj.

la historiaj provincoj de Svedio. Pli malhele Finnlando en la limoj de la rusia grandprinclando inter la jaroj 1812 kaj 1917

Kvankam la historiaj provincoj jam ekde la 17-a jarcento ne plu havas politikan signifon, ili tamen daŭre havas grandan signifon en la ĉiutaga lingvouzo de la civitanoj de Svedio. Multaj svedoj ankoraŭ hodiaŭ tre identigas sin kun sia provinco.

La historiaj provincoj estas grupigitaj en tri, ĝis la jaro 1809 kvar landopartoj (svede landsdelar) aŭ ĉefregionoj:

La historiaj provincoj de Svedio redakti

 
la historiaj provincoj de Svedio

Götaland redakti

Svealand redakti

Norrland redakti

(Finnlando) redakti

Ĝis la jaro 1809 la hodiaŭa Finnlando apartenis al Svedio kaj same estis disdividita laŭ landskap-oj. Ili estis:

Österland (Orienta Lando)

Svealand – ĝis la jaro 1809

Norrland – ĝis la jaro 1809

  • Laponio (finne Lappi) administre ĝis la jaro 1809 apartenis al Norrland.
  • Österbotten (finne Pohjanmaa) same administre ĝis la jaro 1809 apartenis al Norrland.