Dalsland
Tiu ĉi artikolo temas pri la historia provinco de Svedio nomata Dalio, svede Dalsland. Ankaŭ ekzistas planta genro dalio. |
Dalsland, en Esperanto Dalio, estas la plej eta historia provinco (svede landskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland. La provinco havas 52 000 loĝantojn kaj areon de 3 708 km².
Dalsland | |||
---|---|---|---|
Historia provinco | |||
Blazono | |||
Historiaj provincoj de Svedio [+] | |||
Lando | Svedio | ||
- koordinatoj | 59° 16′ 26″ N, 12° 26′ 53″ O (mapo)59.27412.448Koordinatoj: 59° 16′ 26″ N, 12° 26′ 53″ O (mapo) | ||
Areo | 4 953 km² (495 300 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 50 045 [+] (31-a de decembro 2020) | ||
Denseco | 10,1 loĝ./km² [+] [+] | ||
Dalsland | |||
Vikimedia Komunejo: Dalsland [+] | |||
Geografio redakti
Dalsland situas en la okcidento de Svedio, inter la provinco Bohuslän, la najbara ŝtato Norvegio kaj la plej granda lago de Svedio - Vänern. Pro sia multfaceta naturo la provinco laŭ diraĵo de la historia sveda princo Eugen nomiĝas "Svedio miniatura". La pejzaĝo kun rokoj, ladoj, riveroj, kanaloj kaj kluzoj unikas. Inter la montara parto de al provinco kaj la lago Vänern situas la ebenaĵo Dalboslätten. La teritorio norde-sude ampleksas ĝis 99 kilometroj, oriente-okcidente ĝis 59 kilometroj.
Eksteraj ligiloj redakti
- oficialaj retaj paĝoj pri Dalsland (en la sveda kaj angla)