Historio de petrolo en Argentino

La historio de petrolo en Argentino ekis kiam apearis la unuakuŝejo el tiu hidrokarbido la 13-a de decembro de 1907, en la tiama vilaĝo Comodoro Rivadavia.[1][2] Post dekkvin jaroj, Hipólito Yrigoyen fondis Yacimientos Petrolíferos Fiscales (YPF), unua entrepreno respondeca por elfosado kaj traktado de petrolo. La generalo kaj inĝeniero Enrique Mosconi estris tiun entreprenon ŝtatan, kiel prezidanto de la petrolentrepreno nomumita de la prezidento de Argentino Marcelo Torcuato de Alvear. Dum la periodo konata kiel fifama jardeko ekzistis malmulta progreso en la produktado de petrolo, kaj stagnis la kreskiĝo de YPF.[3][4][5] Post la fifama jardeko prezidentiĝis Juan Domingo Perón, kiu trovis YPF kun granda institucia malforto, kaj fine de sia regado serĉis helpon de eksterlandaj kapitaloj por pliigi la produktadon, kio malsukcesis pro malkonsento fare de diversaj sektoroj, eĉ ene de lia propra partio, ĉefe pro la kontraktoj kun filio de la Standard Oil kiujn oni klopodis ekde la registaro.[6]

Iama logoo de YPF, ĉefa argentina petrolentrepreno.
Unua petrolputo de Argentino, en Comodoro Rivadavia, foto de decembro de 1907.

Post la elpostenigo de Perón en 1955 al 1976 Argentino suferis kion kelkaj historiistoj nomigis la malfortan demokration, pro malamikecoi de la militistoj al demokratio. Tiukadre la registaro disvolvigista de Arturo Frondizi (1958-1962) akiris memliveradon el petrolo. Dum la prezidenteco de Arturo Illia (1963-1966) kelkaj el la dektri kontraktoj petrolaj estis nuligitaj ĉar estis akuzitaj kiel "malprofitaj por la Nacio", kaj la lando revenis al malmemliverado. La registaro de facto de Juan Carlos Onganía modifis la leĝon 14.773 (farita de Frondizi), kaj plutenis saman principon de la ŝtata posedo de petrolo, sed nuligante la monopolon de YPF.

Dum la regado de la venontaj kaj militistaj kaj civilaj registaroj ne estis multa ŝanĝo en la petrola politiko, kaj la produktado pliiĝis. Dum la regado de Raúl Alfonsín la rezervoj malpliiĝis, kvankam estis du apliiĝo en la produktado. La "Leĝo de Reformo de la Ŝtato" aprobita de la peronismo fine de 1989, malfermis instancon de privatigo de la ekonomiaj kaj energiaj strategiaj resursoj de la lando. En 1992 la registaro peronista de Carlos Menem malŝtatigis la petrolon, kaj transpasis la kuŝejojn de hidrokarbidoj de la Nacia Ŝtato al la provincoj, sed tiu leĝo ankaŭ privatigis YPF, kaj perdiĝis la povo de tiu decido en petrola politiko. La hispana entrepreno Repsol aĉetis YPF kiu eknomiĝis Repsol YPF. La hispana petrolentrepreno troekspluatadis la kuŝejojn, sed ne esploris novajn. Konsekvence, dum 2010 kaj 2012 (registaro de Cristina Kirchner), Repsol YPF devis importi ofte grandajn kvantojn el nafto, por povi provizi la benzinejojn por aŭtoj, kamionoj kaj agrikultura maŝinaro. Foje okazis ankaŭ manko de gaso, kio malprogresigis la industrion. Argentino estas lando tre dependa el gaso, kaj estas kun Rusio la lando kiu plej uzas ĝin kiel energifonto.[7]

En la unua jarkvarono de 2012, kelkaj provincoj eksproprietigis areojn kiuj troviĝis en koncesio de Repsol YPF, dum la registaro de Cristina Kirchner klopodis rekuperi parton de YPF. Fine, la 16an de aprilo tiujare, la argentina regisatro decidis la eksproprietigo de la petrolentrepreno, per akiro de la 51 % de la akcioj kiuj estis ĉe povo de Repsol por la nacia ŝtato kaj disdonis la restintan 49 % en akcioj por la provincoj produktantaj.[8]

Referencoj redakti

  1. «El petróleo en la Argentina» (hispana). Planeta Sedna. Konsultita la 21an de aprilo de 2010.
  2. «Un siglo con petróleo» (hispana). Eco Puerto. Konsultita la 6an de majo de 2010.
  3. http://www.todo-argentina.net/historia/radicales/Yrigoyen1/ Todo Argentina, Presidencia de Hipólito Yrigoyen, alirita la 30an de marto de 2010, hispane.
  4. http://www.hipolitoyrigoyen.com.ar/ Hipólito Yrigoyen, Presidencia de Hipólito Yrigoyen, alirita la 30an de marto de 2010, hispane.
  5. http://www.portalplanetasedna.com.ar/petroleo_argentino3.htm Arkivigite je 2014-08-06 per la retarkivo Wayback Machine Portal Planeta Sedna, El petróleo en Argentinaalirita la 30an de marto de 2010, hispane.
  6. Gambini, Hugo: Historia del peronismo vol. II, paĝoj 95/99. Buenos Aires 2001 Editorial Planeta Argentina S.A. ISBB kompleta verko 950-49-0226-X Tomo I 950-49-0784-9
  7. 26a de septembro de 2011. «La falta de inversiones es el desafío del sector energético[rompita ligilo]» Abeceb. Fuente original: Infobae Konsultita la 29an de septembro de 2011.
  8. Diego Cabot. (13a de aprilo de 2012). Un proyecto estatizador encendió los rumores Arkivigite je 2014-04-08 per la retarkivo Wayback Machine Diario La Nación. Konsultita la 16an de aprilo de 2012.

Literaturo redakti

  • Gadano, Nicolás. Historia del petróleo en la Argentina. Hyspamerica. ISBN 950-9009-83-0.
  • Luna, Félix. Historia de la Argentina (La Propuesta Desarrollista edición). Hyspamerica. ISBN 950-752-292-1.
  • Luna, Félix (1995b). Historia de la Argentina (Argentinos latinoamericanos edición). Hyspamerica. ISBN 950-752-297-2.
  • Altamirano, Carlos (1998). Los nombres del poder: Arturo Frondizi. ISBN 950-557-248-4.

Eksteraj ligiloj redakti