Comodoro Rivadavia

Comodoro Rivadavia (pli simple Comodoro) estas urbego, marhavena urbo, universitata urbo kaj diocezo en sudorienta Argentino laŭ la Atlantiko en provinco Ĉubutio.

Larĝa panoramo en Comodoro Rivadavia
Comodoro Rivadavia
Comodoro MOntaje.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 730 266  () [+]
Loĝdenso 1 332 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 52′ S, 67° 30′ U (mapo)-45.866666666667-67.5Koordinatoj: 45° 52′ S, 67° 30′ U (mapo) [+]
Alto 61 m [+]
Areo 548,2 km² (54 820 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Situo de Comodoro Rivadavia
Situo de Comodoro Rivadavia

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Comodoro Rivadavia [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Blazono de Comodoro Rivadavia

Bazaj informojRedakti

 
Panoramo en Comodoro

GeografioRedakti

Comodoro situas en la sudorienta angulo de la provinco inter Atlantiko kaj malaltaj montetoj laŭ golfo. Neuquén troviĝas 771, Mar del Plata 1200, La Plata 1458, Bonaero 1459, Quilmes 1464, Rosario 1550, Paraná (Argentino) 1682, San Miguel de Tucumán 2128, Saltaurbo 2152 km.

HistorioRedakti

 
Haveno de Comodoro

La areo komence estis paŝtejo por ŝafoj. La haveno estis fondita en 1901. Tiutempe alvenis ĉefe buroj kaj kimroj. La urbo estis nomita je honoro de politikisto Martín Rivadavia. La buroj volis kultivi la teron, sed akvo ne vsufiĉis. Oni boris putojn, fine en 1907 oni trovis anstataŭ akvo naftojn en la profundeco kaj la urbeto tuj graviĝis. En 1922 petrola firmao kaŭzis la evoluon de la urbo. La proksima stranda feriejo Rada Tilly estis fondita en 1948, kiu eĉ hodiaŭ estas grava nabo por turismo en Argentino.

EkonomioRedakti

 
Universitato de Comodoro

La komercaj kaj industriaj agadoj el la grandurbo estas la plej gravaj en la regiono. La ĉefokupoj estas: produktado de kemiaĵoj, ŝipoj, metalurgiaĵoj, nutraĵoj. Comodoro sendas tergasojn kaj oleojn al Bonaero.

KlimatoRedakti

Comodoro situas en duonarida klimato. La averaĝa temperaturo estas 13 °C, tio somere estas 20 °C kun seko (en januaro), en julio averaĝe 7 °C. Jare pluvas malpli ol 250 mm.

TrafikoRedakti

 
Moderna katedralo de Comodoro

Comodoro havas internacian flughavenon kaj gravas la havenoj ekzemple Puerto Antonio Morán. Nacia aŭtovojo iras al Bonaero.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti