Hohberg-Glaĉero estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 4 km averaĝan larĝecon de 0,55 km kaj kovras areon de proksimume 3,5 km².

Hohberg-Glaĉero
Dom kun Hohberg-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 632325 / 105696 (mapo)46.1027.8566666666667Koordinatoj: 46° 6′ N, 7° 51′ O; CH1903: 632325 / 105696 (mapo)
Hohberg-Glaĉero (Svislando)
Hohberg-Glaĉero (Svislando)
DEC
Hohberg-Glaĉero
Hohberg-Glaĉero
Map
Hohberg-Glaĉero
Estiĝloko Dom
Longeco 4 km
Larĝeco 0,45 km
Areo 3,5 km²
Glacikvanto 0,1 km³
Elfluanto(j) BirchbachMatervispaRodano
Jara retiriĝo/kresko ? m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Hohberg-Glaĉero havas sian originon sur la pinto de Dom je alteco de 4545 m s.m.. Ĝi kovras la tutan nordflankon de Dom, kiu havas deklivon de proksimume 60%. En la norde sekvanta trogo, kiu estas ĉirkaŭita de Lenzspitze (4294 m s.m.), Nadelhorn kaj Hohberghorn (4219 m s.m.) la glaĉero turniĝas okcidentnordokcidenten. Nun ĝi fluas multe malpli krute kun deklivo de ankoraŭ proksimume 20% malsupren la okcidentdeklivon de la Mischabel-Grupo inter du montokrestoj, nome la Dirru-Kresto norde kaj Hohgwächte sude. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe je alteco de proksimume 2800 m s.m. rekte supre de roka krutdeklivo. Ĉi-tie fontas Birchbach, kiu malsurpre de Randa alfluas la riveron Matervispa, unu el la du brakoj de Vispa, kiu en Visp alfluas Rodanon.