La Hokio (lat.: Macruronus novaezelandiae) estas pacifika fiŝo, kiu estas parenca al la atlantika merluĉo (merluccius).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hokio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Gadoformaj Gadiformes
Familio: Meluĉedoj Merlucciidae
Specio: Hokio
Macruronus novaezelandiae
Hector, 1871
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Junaj fiŝoj vivas en pli altaj regionoj (200–600 m), pli maljunaj apud la fundo ĝis 1500 m profundeco.

La hokio estas tutjare kaptata en profundeco de 400 ĝis 1000 metroj per troloj kaj aliaj retoj. Ĉefaj kaptejoj estas la okcidenta bordo de la suda insulo de Nov-Zelando, la Kuk-Markolo kaj la "Chatham Plataĵo" oriente de Nov-Zelando.

La blanka viando de la profundmara fiŝo estas ofte uzata por suŝioj.

Kaptkvoto por 2001 estis 200.000 tunoj.

  • Grandeco: 60 ĝis 130 cm
  • Pezo: > 1,5 kg
  • Aĝo: > 20 jaroj

Retejoj redakti