Holokaŭsta inversigo

Holokaŭsta inversigo estas la antisemitisma ago bildigi judojn kiel naziojn, kriptonaziojn, simpatiantojn de naziismo, farantojn de genocido aŭ imitantojn de la Holokaŭsto. Ĝi tiel implicas, ke judoj estas morale ekvivalentaj al nazioj aŭ eĉ pli malbonaj, aŭ en kelkaj kazoj ankaŭ kulpuloj pri la Holokaŭsto. Ĝi estas retorika konstantaĵo de kontraŭcionismo rilate al la israela–palestina konflikto.[1][2]

Afiŝo en manifestacio en Edinburgo en 2009, asertante, ke Israelo estas faŝistoj kaj murdantoj

Laŭ Kenneth L. Marcus, la celo de tiuj, kiuj utiligas Holokaŭstan inversigon, estas "ŝoki, silentigi, minaci, izoli kaj legitimi". Eĉ kiam ĝia uzado estas ofta, la uzo de Holokaŭsta inversigo estas ankoraŭ ŝoka, kio faciligas ĝian ripetan uzadon. Li asertas, ke la kunligo de naziaj motivoj kun judaj konspiraj stereotipoj havas silentigan efikon al judaj subtenantoj de Israelo. Cetere, li diras, la implico de kulpo estas minaca, ĉar ĝi implicas postulatan punon. Ĉar oni faras ĉi tian diskurson kuntekste de politika kritiko de Israelo, ĝi ŝirmas siajn uzantojn kontraŭ la rezisto, kiun la plimulto de rasistoj devas alfronti en la socio post la Dua Mondmilito. Fine, li deklaras, inversigo ne nur pravigas kontraŭisraelajn agojn, sed ankaŭ pravigas kontraŭjudajn agojn, kiuj alie estus malfacile fareblaj. Laŭ Bernard-Henri Lévy, tio erozas sociajn sekurigilojn, permesante ke "oni denove sentu la deziron kaj, antaŭ ĉio, la rajton bruligi sinagogojn laŭdezire, ataki knabojn kun kipaoj, ĝeni grandajn nombrojn da rabenoj ... por ke antisemitismo grandskale renaskiĝu".[3]

Iuj disputas, ĉu Holokaŭsta inversigo estas esence antisemitisma, kiam temas pri kontraŭcionismo. Profesoro David Feldman, direktoro de la Pears-Instituto por la Studo de Antisemitismo, argumentas, ke Holokaŭsta inversigo estas ofte ne antisemitisma, ĉar ĝi estas ofte uzata stilfiguro, "uzata en multaj argumentoj pri multaj temoj, ofte facilanime, sen iu specifa antisemitisma enhavo", ekzemple, israelaj politikistoj, kiuj nomas unu la alian nazioj, kaj ĉar la inversigo (rilate al la Gaza-milito de 2014) ne estas motivita de kontraŭjuda subjektiveco sed de kritiko de israela politiko.[4] Ekstrapolante de studo el 2011, kiu trovis, ke granda malplimulto de respondintoj konsentis kun la diraĵo, ke "Israelo efektivigas ekstermo-militon kontraŭ la palestinanoj", Manfred Gerstenfeld konkludis, ke ĉirkaŭ 150 milionoj, el 400 milionoj, da civitanoj de la Eŭropa Unio (EU) havas vidpunkton, kiu kalumnias kontraŭ Israelo. Laŭ Gerstenfeld, Holokaŭsta inversigo estas socie akceptata fenomeno en EU.[5]

Responde al la Holokaŭst-inversiga fenomeno, la Provizora Difino de Antisemitismo (adoptita de la Internacia Alianco por la Memorado de la Holokaŭsto, la Usona Departemento de Ŝtato kaj aliaj) inkludas plurajn manierojn, laŭ kiuj kritiko de Israelo povas esti antisemitisma. Specife, la provizora difino inkludas la agon "fari komparon de nuntempaj israelaj politikoj al tiuj de la nazioj."[6]

Oni ankaŭ povas rigardi inversigon de la Holokaŭsto kiel formon de Holokaŭsta reviziismo, ĉar ĝi minimumigas naziajn krimojn. Laŭ Bernard Lewis, la kredo, ke la nazioj ne estis pli malbonaj ol Israelo, "donis bonvenigatan trankvilon al multaj, kiuj longe portis kulpoŝarĝon pri la rolo ludata de si, siaj familioj, siaj nacioj aŭ siaj eklezioj en la krimoj de Hitler kontraŭ la judoj, ĉu per partopreno, kunkulpeco, cedo aŭ indiferenteco".[7] En Aŭstrio, kvankam malkaŝa antisemitismo estis limigita post la Holokaŭsto, funkcie ekvivalenta diskurso sukcesis leviĝi sub nova aspekto. Specife, la Libereca Partio de Aŭstrio uzas Holokaŭstan inversigon por mallegitimi politikajn oponantojn.[8]

Referencoj redakti

  1. Holocaust Inversion and contemporary antisemitism.
  2. "Holocaust Inversion", Wall Street Journal.
  3. Jewish Identity and Civil Rights in America, Cambridge University Press, Kenneth L. Marcus, pages 63–64
  4. Rosenfeld 2019.
  5. Anti-Zionism and Antisemitism: The Dynamics of Delegitimization, chapter by Alan Johnson, page 176
  6. Anti-Zionism and Antisemitism: The Dynamics of Delegitimization, chapter by Alan Johnson, page 177
  7. Jewish Identity and Civil Rights in America, Cambridge University Press, Kenneth L. Marcus, page 56
  8. Karin. "'We are the new Jews!’and ‘The Jewish Lobby'–antisemitism and the construction of a national identity by the Austrian Freedom Party." Nations and Nationalism 22.3 (2016): 484–504.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Holocaust inversion en la angla Vikipedio.