Home Town Story estas usona drama filmo de 1951 reĝisorita de Arthur Pierson kaj kun geaktoroj Jeffrey Lynn, Donald Crisp, kaj Alan Hale, Jr. La filmo prezentas Marilyn Monroe en malgranda, komenca rolo. La filmo estis financita de General Motors kiel propagando de la virtoj de granda negocado.

Home Town Story
filmo
Originala titolo Home Town Story
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1951
Ĝenro filma dramo
Kameraado Lucien Andriot
Reĝisoro(j) Arthur Pierson
Scenaro Arthur Pierson
Rolantoj Jeffrey Lynn • Marilyn Monroe • Alan Hale, Jr. • Misstress Barbara • Donald Crisp • Marjorie Reynolds • Glenn Tryon • Griff Barnett • George Magrill • Hugh Beaumont • Tom Keene • Bess Flowers • Dorothy Adams • John Archer • Robert Foulk • John Alvin • Hank Mann • Harry Harvey • Byron Foulger
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Jeffrey Lynn ludas venkitan politikiston kiu iĝas eldonisto de gazeto de malgranda urbeto kiel klopodo esti elektita. Li interesiĝis pri fraŭda industrio kaj poluado. Marilyn Monroe, listita kiel unu el la filmaj stelulinoj, fakte ludas tre malgrandan roleton kiel Iris Martin, oficistino. Post la savo de fratino de Jeffrey Lynn el akcidento en minejo li ŝanĝasopinion kaj agnoskas ke la industriaj popolo faras sian plej bonon por la civitanoj.

Geaktoroj kaj roloj redakti

  • Jeffrey Lynn kiel Blake Washburn
  • Donald Crisp kiel John MacFarland
  • Marjorie Reynolds kiel Janice Hunt
  • Alan Hale Jr. kiel Slim Haskins
  • Marilyn Monroe kiel Iris Martin
  • Barbara Brown kiel Mrs. Washburn
  • Melinda Plowman kiel Katie Washburn
  • Renny McEvoy kiel Leo, la taksiisto
  • Glenn Tryon kiel Ken Kenlock
  • Byron Foulger kiel Berny Miles
  • Griff Barnett kiel onklo Cliff Washburn
  • Virginia Campbell kiel Phoebe Hartman
  • Harry Harvey kiel Andy Butterworth
  • Nelson Leigh kiel Dro. Johnson
  • Speck Noblitt kiel motorcikla oficiro

Eksteraj ligiloj redakti