Homeopatio kaj spiritismo

Homeopatio kaj spiritismo estas libro verkita de Lauro Santhiago, unu el plej eminentaj homeopatoj en Brazilo.

La aŭtoro redakti

Li estas verkisto kaj preleganto, kaj estas rimarkinda lia kontribuo al studado kaj disvastigo de Evangelio, Esperanto kaj Spiritismo, kaj estis unu el direktoroj de Brazila Spiritisma Federacio.

Resumo redakti

En la unua parto de la libro, la aŭtoro prezentas resumon de la historio de homeopatio. Laŭvice li rememoras la fundamenton de Spiritismo. Li aldonas la konkludojn el studoj, kiuj pruvas la efikecon de homeopatiaj medikamentoj sur la perispirito. Poste li reliefigas tion, ke la ligoj de Homeopatio kun Spiritismo ne estas nur tiuj. Li ankaŭ deklaras, en la fino de la libro, ke Hahnemann estas unu el la superaj spiritoj, kiuj partoprenis la sistemigon de spiritismo. La tradukon de la portugala lingvo al Esperanto faris Carlos de Almeida Wutke.