Perispirito, laŭ Spiritismo, estas ligilo altenanta la animon al la korpo; meza principo inter materio kaj spirito; duonmateria envolvaĵo de la spirito. Kiam la animo estas kunigita kun la korpo, dum la vivo, ĝi havas duoblan envolvaĵon: unu estas peza, maldelikata kaj detruebla, kiu estas la korpo; la dua, fluideca, malpeza, nedetruebla, nomata perispirito. Tiu termino estis kreita de Allan Kardec en lia verko La Libro de la Mediumoj.

Estas do en la homo tri esencaj partoj: 1.e la animoSpirito, la inteligenta principo, kie loĝas la penso, la volo kaj la morala sento; 2.e la korpo, materia envolvaĵo, kiu metas la spiriton en rilatoj kun la ekstera mondo; 3.e la perispirito, fluideca, malpeza envolvaĵo, kiu funkcias kiel ligilo inter la spirito kaj la korpo.

Per helpo de sia perispirito la spirito agadas sur sian vivantan korpon; ĝi estas ankoraŭ per tiu sama fluido, ke li manifestiĝas kaj agadas sur inertan materion, produktas bruojn, movas tablojn kaj aliajn objektojn, kiujn ili levas, renversas aŭ transportas. Tiu fenomeno havas nenion surprizigan, se oni konsideras, ke inter ni la plej potencaj motoroj troviĝas en la maldensaj kaj eĉ nepeseblaj fluidoj, kiel la aero, la vaporo, la elektro. Ĝi estas ankaŭ per helpo de sia perispirito, ke la Spirito igas la mediumojn skribi, desegni aǔ paroli. Ne havante mem tuŝeblan korpon por materie agi, kiam li volas manifestiĝi, la spirito uzas la korpon de mediumo, kies organojn li prunteprenas kaj uzas kvazaŭ ili estus lia propra korpo; ĉi tion li faras per la fluideca emanaĵo, kiun li verŝas sur ĝin.

Bibliografio pri perispirito en Esperanto redakti