Homorod (Brașov)

komunumo en Rumanio

Homorod (hungare Homoród, germane Hamruden) estas komunumo en Rumanio, oriente de Rupea.

Homorod
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Brașov
Alinome Homoród hungare, Hamruden germane
Iama hungara departemento Nagy-Küküllő (reĝa departemento)
Situo 46° 3′ N, 25° 17′ O (mapo)46.04166666666725.280555555556Koordinatoj: 46° 3′ N, 25° 17′ O (mapo)
Homorod (Brașov) (Rumanio)
Homorod (Brașov) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 453 m
Poŝtkodo 507105
vdr

En 1910 ĝi havis 1 490 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj, hungaroj); en 1992 1 452 (rumanoj, 24 % da hungaroj, 11 % da ciganoj, 4 % da germanoj). Ĝia unua skriba mencio estas ĉirkaŭ 1400. Ĝi estis libera saksa vilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).

Ĉirkaŭ la evangelia-luterana preĝejo (13-a jarcento) estas forta kampara fortikaĵo kun du muroj, konstruita en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Ĝi neniam estis konkerita.

Sudoriente de la komunumo troviĝas banejo (Băile Homorod / Honterusbad / Homoródfürdő). Oni ne konfuzu ĝin kun Băile Homorod en distrikto Harghita, ĉ. 40 km nord-oriente.

Administre apartenas al ĝi Jimbor kaj Mercheașa.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti