Honrubia
Honrubia [Honrubia] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Honrubia | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16730 | ||
Retpaĝaro | www.honrubia.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Julián Pardo Coso[1] (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 757 (2013) | ||
Loĝdenso | 15,92 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 37′ N, 2° 17′ U (mapo)39.6125-2.2847222222222Koordinatoj: 39° 37′ N, 2° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 821 m [+] | ||
Areo | 110,34 km² (11 034 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Honrubia [+] | |||
Etimilogio
redaktiLa nomo de Honrubia devenas el latina 'Font-rubia' (blonda fonto). Unuvorte 'Font' derivas el ekzistado de iama fonto ĉe la urba kerno, nune malkonita; alivorte, 'rubia' (blonda) povus derivi el fruktodoneco de la teroj ĉirkaŭaj, kie oni kultivis cerealojn inter la riveroj Júcar kaj Rus (Guadiana).
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas honrubiano. La censita populacio en 2013 estis de 1757 loĝantoj kaj la denseco estas de 15,92 loĝ/km².
Situo
redaktiHonrubia estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 821 m; je 76 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 177 km el Toledo, regiona ĉefurbo, je 85 km el Albacete, je 168 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo kaj je 173 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 110.34 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′45″N 2°17′5″Okc..
La municipa teritorio limas norde kun Castillo de Garcimuñoz, Torrubia del Castillo, Valverde de Júcar kaj Hontecillas, oriente kun Buenache de Alarcón kaj Alarcón, sude kun Cañada Juncosa kaj El Cañavate okcidente kun Santa María del Campo Rus kaj Pinarejo.
Historio
redaktiLa loko estis vojkrucejo. La plej antikva dokumento kiu mencias Honrubia estas manuskripto de 1184, kie oni mencias la nomojn de la 63 domaroj tiam apartenantaj al Alarcón, kiaj Honrubia, Alcañavate, Atalaya, Cañada, Vara de Rey, La Roda kaj Albacete.
La urbeto apartenis al Markizlando de Villena [bijEna].
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj (transporto) kaj loĝejoj. Proksime estas la Akvorezervejo Alarkono.
Notoj
redakti- ↑ https://ssweb.mpt.es/portalEELL/consulta_alcaldes Consulta de alcaldes 2011, Secretaría de Estado de Administraciones Públicas
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Municipo Honrubia Arkivigite je 2018-01-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Informo pri Honrubia en Pueblos de España Arkivigite je 2008-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj kaj informo pri Honrubia en Spaincenter Arkivigite je 2017-09-16 per la retarkivo Wayback Machine