Hontanas [onTAnas] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Hontanas estas etimologie komprenebla kiel Fontanoj (fontoj).

Hontanas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09227
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 4° 3′ U (mapo)42.312777777778-4.0458333333333Koordinatoj: 42° 19′ N, 4° 3′ U (mapo) [+]
Alto 870 m [+]
Areo 10,22 km² (1 022 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hontanas (Provinco Burgoso)
Hontanas (Provinco Burgoso)
DEC
Hontanas
Hontanas
Situo de Hontanas
Hontanas (Hispanio)
Hontanas (Hispanio)
DEC
Hontanas
Hontanas
Situo de Hontanas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontanas [+]
vdr

La urba kerno de Hontanas estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso kun la kategorio de Histori-Arta Komplekso en 1999. En 2015, en la aprobo fare de Unesko por la plilongigo de la Jakoba Vojo en Hispanio, la urbo estis inkluzivita.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 180 el 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 47 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua mencio de Hontanas estas donacp de la reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio en Cea la 18an de Aŭgusto 1203 al Arlotho de Marzan, kavaliro el Gaskonio, rilate al la Jakoba Vojo: “concedo illam villam que dicitur Fontanas, in publico itinere beati Jacobis itam”. La 1an de Aprilo 1208 Alfonso la 8-a devigis la episkopon de Burgoso Ferdinando aĉeti “Fontanas” kun sia preĝejo. En 1221 la reĝo Ferdinando la 3-a faras novan mencion, rilate al la konstruado de la katedralo de Burgoso.

En la 14-a jarcento Hontanas plue estis senjorlando de la episkopo kaj de la preĝejo de Sankta Maria (aktuale Katedralo de Burgoso). La urbo disvolviĝis rilate al la Jakoba Vojo kaj havis du hospitalojn, kaj proksime oni konstruis la Monaĥejon de Sankta Antono.

Hontanas formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la Inmaculada Concepción, la Ermitejo de la Virgulino de Espinosa (je 2 km), restaĵoj de la palaco de la episkopo, la Hospitalo de Sankta Johano (nuna pilgrimgastejo), restaĵoj de la preĝejo de Sankta Vincento, muelejo, turo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti