Hontoria de Cerrato

Hontoria de Cerrato [onTOrja dezeRAto] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Hontoria de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Or-fonto de Cerrato, alude al la komarkonomo. Hontoria deriviĝas el latina 'Fons Aurea'.

Hontoria de Cerrato
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34209
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 4° 26′ U (mapo)41.910555555556-4.4411111111111Koordinatoj: 41° 55′ N, 4° 26′ U (mapo) [+]
Alto 757 m [+]
Areo 29,53 km² (2 953 ha) [+]
Hontoria de Cerrato (Provinco Palencio)
Hontoria de Cerrato (Provinco Palencio)
DEC
Hontoria de Cerrato
Hontoria de Cerrato
Situo de Hontoria de Cerrato
Hontoria de Cerrato (Hispanio)
Hontoria de Cerrato (Hispanio)
DEC
Hontoria de Cerrato
Hontoria de Cerrato
Situo de Hontoria de Cerrato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontoria de Cerrato [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 102 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 380 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 21 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas romiaj restaĵoj de vilao ĉe la ruinoj de la iama konvento de Sankta Koloma. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La preĝejo de Sankta Koloma estas supozita de mozaraba deveno, ĉar Sanka Kolomba estis sanktigita kordovanino de la 10-a jarcento. Krome, la preĝejo de Sankta Mikaelo konservas romanikajn elementojn de la 12-a jarcento, krom gotikajn kaj barokajn elementojn.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj de Sankta Koloma kaj de Sankta Mikaelo, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti