Horloĝturo de Hongkongo

Horloĝturo de HongKongo (ĉine 尖沙咀 鐘 樓, pinjine: Cim Ŝa Cuj), aŭ oficiale la Antaŭa Kowloon-Kantono Fervoja Horloĝturo (ĉine 前 九 廣 鐵 路) estas horloĝturo kaj historia ejo situanta en la areo de Cim Ŝa Cuj ĉe la suda pinto de la duoninsulo Kaŭluno en Hongkongo, ĉe la marbordo de haveno Viktoria kaj fronte al la Honkonga Insulo.

Horloĝturo de Hongkongo
ĉine 尖沙咀 鐘 樓 pinjine Cim Ŝa Cuj
horloĝturo
Estiĝo 1915
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Honkongo
Situo
Geografia situo 22° 17′ 37″ N, 114° 10′ 10″ O (mapo)22.293580555556114.16955Koordinatoj: 22° 17′ 37″ N, 114° 10′ 10″ O (mapo)
Horloĝturo de Hongkongo (Hongkongo)
Horloĝturo de Hongkongo (Hongkongo)
DEC
Horloĝturo de Hongkongo
Horloĝturo de Hongkongo
Lokigo de Hongkongo en Ĉinio
Situo de Horloĝturo de Hongkongo
Map
Horloĝturo de Hongkongo
vdr

La turo estas konstruita el ruĝaj brikoj kaj granito, kaj estas 44 metrojn alta. Ĉe lia kapo estas fulmoŝirmilo 7 metrojn alta.

En 1990 La turo estis deklarita kiel historia loko kaj nacia monumento de Hongkongo.

Historio redakti

En 1904 konstruado de la Kowloon-Kantona-Fervojo komenciĝis kiam la finstacio de la linio estis konstruita ĉe Cim Ŝa Cuj. La fervojo estis inaŭgurita la 1-an de oktobro 1910, kaj en 1913 komenciĝis konstruado de granda stacidomo por la linio. Pro la eksplodo de la Unua Mondmilito, okazis manko de krudaĵoj kaj tiel la konstrulaboroj estis ĉesigitaj.

La ĉefkonstruado de la stacio, same kiel ĝia horloĝturo estis faritaj en 1915 kaj la stacio estis inaŭgurita la 28-an de marto 1916.

Ĉe la pinto de la horloĝturo estis instalita horloĝo kiu estis transdonita al ĝi de pli frua konstruaĵo de horloĝturo en Pedler strato. Tiu horloĝo estis instalita sur unu el la flankoj de la turo, kaj la aliaj flankoj de la turo restis malplenaj ĝis 1920 kiam tri pliaj horloĝoj estis instalitaj.

La tri horloĝoj estis aktivigitaj la 22-an de marto 1921 kaj funkciigis ade krom dum la japana okupo de Hongkongo dum Dua Mondmilito.

En 1975, la stacidomo translokiĝis al sia nuna loko - Stacio Hong Home en areo drenita de la maro en la golfo Hong Home. La stacidomo estis detruita en 1977 malgraŭ publikaj protestoj kaj peticioj; Samtempe pro publika premo oni decidis konservi la horloĝan turon ene de nova komplekso konstruita proksime de la stacidomo, kiu inkluzivas la Hongkongan Kosmomuzeon, la Hongkongan Muzeon de Arto kaj la Hongkongan Kulturan Centron.

Galerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti