Hornillos de Cerrato

Hornillos de Cerrato [orNIljos dezeRAto] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Hornillos de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Fornetoj de Cerrato, alude al la komarkonomo.

Hornillos de Cerrato
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34249
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 171  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 4° 16′ U (mapo)41.988333333333-4.2725Koordinatoj: 41° 59′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 845 m [+]
Areo 35,36 km² (3 536 ha) [+]
Hornillos de Cerrato (Provinco Palencio)
Hornillos de Cerrato (Provinco Palencio)
DEC
Hornillos de Cerrato
Hornillos de Cerrato
Situo de Hornillos de Cerrato
Hornillos de Cerrato (Hispanio)
Hornillos de Cerrato (Hispanio)
DEC
Hornillos de Cerrato
Hornillos de Cerrato
Situo de Hornillos de Cerrato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hornillos de Cerrato [+]
vdr

Geografio redakti

 
Ruinoj de la kastelo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 143 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 240 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 29 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1507 la reĝino Johanino de Kastilio, nomita «la frenezulino» (1479-1555), tria filino de la Katolikaj Gereĝoj, paradis kun la kadavro de sia edzo Filipo tra la teroj de la loĝlokoj, kaj tranoktis en la kastelo, survoje al Tordesillas.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la ruinoj de la kastelo, la preĝejo de Sankta Mikaelo, la ermitejo, gipsaj elfosejoj ktp. Ventogeneratoroj estas helpo al la loka ekonomio kaj malhelpo al la naturo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti