Hornos [ORnos] (Fornoj) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Hornos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 574  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 13′ N, 2° 43′ U (mapo)38.216737-2.7191753Koordinatoj: 38° 13′ N, 2° 43′ U (mapo) [+]
Alto 865 m [+]
Areo 117,58 km² (11 758 ha) [+]
Hornos (Provinco Ĥaeno)
Hornos (Provinco Ĥaeno)
DEC
Hornos
Hornos
Situo de Hornos
Hornos (Hispanio)
Hornos (Hispanio)
DEC
Hornos
Hornos
Situo de Hornos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hornos [+]
vdr
Hornos en la provinco.

La areo de la municipo estas 117,58 km2 kie loĝas 601 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 5,37 loĝ./km2.

Geografio redakti

 
Rokaĵo kaj preĝejo.

Hornos situas sur la centro de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco. Estas sur 865 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°13′00″N 2°43′09″O. Hornos inkludas la eksklavon Cabeza de la Viña kiel enklavo ene de la municipa teritorio de Santiago-Pontones.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Segura de la Sierra, Puente de Génave, Beas de Segura kaj Chiclana de Segura.

Krom la ĉefa urba kerno, estas ses aliaj domaroj:

Urbaj kernoj kiuj formas la municipon de Hornos de Segura (2009)[1]
Domarkernoj Loĝantoj Virinoj Viroj Distanco (km)
Hornos de Segura (ĉefa urba kerno) 416 215 201 0 km.
Cañada Morales 110 58 52 8 km.
La Capellania 22 9 13 8 km
La Platera 44 21 23 8 km
El Tovar 40 15 25 7 km
El Tranco 47 24 23 16 km
La Venta 5 3 2 6 km
Fontoj: INE 2010 (informo de 2009), Google Earth, Distancoj[rompita ligilo]

Historio kaj priskribo redakti

 
Kastelo de Hornos.
 
Interno de la Preĝejo.

La Kastelo de Hornos de Segura, de la 12a al la 14a jarcentoj, dominas la setlejon el sia roka gvatejo, kaj estas la ĉefa referenco de la histori-arta komplekso kun la Preĝejo de "Ntra. Señora de la Asunción" (16a jarcento, La Puerta de la Villa kaj El Fuerte (de romia deveno).

Al la kastelo konverĝas la restoj de pecoj da murego, kiu iam ĉirkaŭis totale la urbon. De karaktero komplete defendocela, la aro estas formata de la Ĉefturo, tri pli malgrandaj turoj kaj la restoj de granda salono de kio restas jam nur la ekstera muro kiu fermis la kastelan korton, konservante ankaŭ la restaĵojn de aliaj enmuraj elementoj. Nuntempe estas hejmo de astronomia centro.

La Preĝejo de "Ntra. Señora de la Asunción" estas konstruaĵo de gotika arkitekturo de la unua duono de la 16a jarcento. Ĝi sekvas la stilon propran de la preĝejoj de la Ordeno de Santiago. Estas centra navo, kun kapeloj flankaj. La tegmentoj estas gotikaj, kaj elstaras la stelforma volbo kiu ŝirmas la ĉefaltaron. La retablo estas de fino de la 16a jarcento. La pordego, unu de la unuaj montroj de la plateresko en la Provinco Ĥaeno, estas damaĝita pro la tempopaso.

 
Pordo renesanca platereska.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 3000 loĝantoj, poste okazis falego ĝis la nunaj 600. Tio estas, oni perdis kvar kvinonojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. «Población total de Hornos de Segura».[rompita ligilo] Instituto de Estadística de Andalucía. juntadeandalucia.es, ed. Konsultita la 23an de februaro 2020.