Horten (Vestfold)
komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio
Horten estas komunumo kaj urbo en la provinco Vestfold de Norvegio - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estas samnoma loĝloko Horten. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 27 682 loĝantoj sur areo de 70,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 390 loĝantoj/km². Temas pri marborda urbo inter Holmestrand norde kaj Tønsberg sude. La komunumo limas al Re kaj Tønsberg, kiu situas rekte ĉe la Oslo-fjordo. La teritorio ampleksas la urbon Horten kaj la loĝlokojn Kirkebakken (Borre), Nykirke, Åsgårdstrand kaj Skoppum. Al la urba teritorio apartenas la insuloj Bastøy (mallibereja insulo), Løvøya, Mellomøya kaj Østøya.
Horten | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Norvegio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Norvegio | ||||
Provinco | Vestfold | ||||
Provinco 2020-2023 | Vestfold og Telemark | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 682 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 390 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 59° 25′ N, 10° 26′ O (mapo)59.42083055555610.432780555556Koordinatoj: 59° 25′ N, 10° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 70,96 km² (7 096 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Horten, Norway [+] | |||||