Hotelo Müller estas iama hotelo en la kuracbaneja zono de Bad Liebenstein, Germanujo. Ĝi starigitis en 1852 ĉe Herzog-Georg-strato kontraŭe al la Kuracbaneja teatro. Dum ambaŭ mondmilitoj ĝi servis kiel lazareto kaj poste kiel sanatorio Heilanstalt Albert Schweitzer. Ekde 1995 la arkitektura belajho ne plu uzitis. En 2020 la kaduka domo finfine malkonstruitis ĝis la teretaĝa vandaro por pretigi ĝin je restaŭrado laŭ monumentprotektaj kriterioj. Kelkaj historiaj aferoj konservitis por havi kiel eble plej akuratan rekonstrueblon.

Hotelo Müller
hotelo
Lando Germanio vd
Situo Bad Liebenstein
Situo
Geografia situo 50° 48′ 53″ N, 10° 21′ 22″ O (mapo)50.81485810.35612Koordinatoj: 50° 48′ 53″ N, 10° 21′ 22″ O (mapo)
Hotelo Müller (Germanio)
Hotelo Müller (Germanio)
DEC
Hotelo Müller
Hotelo Müller
Situo de Hotelo Müller
Map
Hotelo Müller
vdr
Malplenanta konstruaĵo en 2008

Historio redakti

En 1852 s-ino Müller, vidvino de la lupreninto de la tiama porkuracotejo (poste Hotel Kaiserhof), konstruigis la domon laŭ stilo de klasikismo. Unue estis ĝia utiligo hotela. Ĝi troviĝis ĝuste ĉe la kurabanloka promenejo de Bad Liebenstein. Arĥitekto ĝia estis verŝajne Ludwig Lange, dume August Wilhelm Döbner responsis pri la konstruadgvidado. Laŭ la porturisma serio Meyers Reisebücher de 1864 la hotelo somere estis plenŝtopita de gastoj kaj havis renomon kiel eble la plej impona de ĉiuj turingiaj gastejoj.[1]

 
Malpost 1892

En 1867 transprenis ĝin la plej juna filo Gotthard Müller. Li estis ne nur hotelestro sed ankaŭ violonĉelisto kaj mecenato pormuzik(ist)a. Lia hotelo, kie dum la naĝadsezono loĝis konataj kantistoj, violonistoj kaj pianistoj, estis centro de ege ŝatataj muzikaj aranĝoj. La surtabligitaj pladoj estis tiom bongustaj ke venis eĉ elstaregaj artistoj kiel Hans von BülowAnton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn.

 
Post 1892, en la fono Pacokirko

En 1880 ludonitis Gotthard Müller la domon al la hotelisto Franz Schmidt, kiu de ĝi ekposedantis en 1888. Eble tiutempe iĝis alinomiĝo je Hotel Charlotte por honori princinon Victoria Elisabeth Augusta Charlotte de Prusio. Tiutempe la kapacito hotela estis de 70 litoj.

En 1913 la posedo transiris al Maximilian von Wiser kaj ŝanĝitis en 1915 je la porokulmansanuleja preventorio Augenheilanstalt Charlotte (kiu jam en 1920 venis en propran kaj nove konstruitan domon)[2] Parto de ĝi iĝis soldathospitalo.

Post la Unua mondmilito luprenis la domon Hermann Gruber (en 1919) kaj refaris de ĝi hotelo (Hotel Herzogin Charlotte): li ekposedis tie en 1921. Gruber estis fondomembro de la societo Liebensteiner Burggemeinde. Du la Dua mondmilito ĝi denove rolis lazarete. En 1945 el ĝi komandis la usona armeregistaro kaj ekde julio 1945 (ĝis 1946) la sovetia. Lia filino Else de Harde hotelestrintis ĝis 1956. La domo estis kontrakthejmo de la kuracloka administrado. En 1976 ĝi senproprietigitis fare de al komunistoj kaj transprenitis fare de la Popola kuracbano. Post fino de profundaj restaŭradlaboroj faritis en ĉeesto de la vicministro pri sano de GDR, s-ro Erler, la solena reinaŭguro kaj alinomo por Albert Schweitzer (kiu iam gastis en Bad Liebenstein).

Post Turniĝo luprenis m&i-Fachklinik la konstruaĵon ĝis la finkonstruo de sia nova domo ĉe la kuracloka korso. Ideoj lokigi tie la urban administradon fiaskis. La lasta konata posedanto estis irlanda nemoveblaĵgrupo kiu tute ne zorgis pri investado.

Restaŭroj de 2020/21 redakti

 
Senkerna sanatorio en 2021

Post nefunkcio dum du jardekoj la urbo rajtis aĉeti ĝin. En 2020 reduktkonstruitis la supraj etaĝoj laŭ la reguloj de la monumentprotektaj aŭtoritatoj. La tie troviĝinta framskeletaro jam tro difekta estis por eventuala savo. La porlaborista bonfarorganizaĵo Arbeiterwohlfahrt (AWO) intencis rekonstrui ĝin por havi novan oldulejon, laŭ la iama aspekto.[3] La projekto ankaŭ post ŝanĝo de la afergvidantaro de AWO konfirmitis.[4]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Heinrich Schwerdt, Alexander Ziegler: Neuestes Reisehandbuch für Thüringen, Hildburghausen 1864, p. 322
  2. Augenheilanstalt Charlotte
  3. Informoj ĉe Amtsblatt, 12.6.2020
  4. "Stadt Bad Liebenstein und AWO halten an Projekt Charlotte fest", 5.5.2021

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hotel Müller en la germana Vikipedio.