Hovimäki estas finna historia televida dramserio, kiu estis prezentita en kanalo Yle TV2 ekde la jaro 1999 ĝis la jaro 2003. Ĝiaj kvar sezonoj okazas inter 1798 kaj 1907. Ĝi rakontas pri la vivoj de la fikcia nobela familio Lindhof (ĉefrolulo libera vapaaherra/friherr Fredrik Lindhof) kaj la fikcia kamparfamilio Seppä dum signifaj stadioj de finna historio. La okazaĵoj de la serio okazas plejparte en la fikcia Hovimäki-grandbieno en la fikcia loko Hirvikoski ("alkorapidfluo") en Origina Finnlando.

Hovimäki
televida serio
Originala titolo Hovimäki
Originala lingvo finna lingvo
Origina lando Finnlando
Ĝenro historia dramo
Reĝisoro Carl Mesterton
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 44
Daŭro sen reklamoj 50
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 1999 – 2003
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Unu el la mallogikecoj de Hovimäki estas la lingvo: eĉ la nobeloj parolas la finnan, kvankam reale, dum la tempo en kiu okazas la serio, finnaj nobeloj parolis ĉefe la svedan kaj iom la germanan. Certe ne estas realisma ideo, ke en la familio de la ĉefrolulo dum la 19-a jarcento oni flue parolis la finnan, kvankam jam tiam estis ofte ke la nobeloj de Finnlando studis la finnan. Sed, ekzemple, Moseo ne parolis la anglan kaj tamen la filmo pri Moseo estis farita en la angla.

Eksteraj ligiloj redakti