Hoyos del Espino [Oĝos delesPIno] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Hoyos del Espino estas komprenebla etimologie kiel Kavejoj de la Kratago.

Hoyos del Espino
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05634
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 345  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 5° 10′ U (mapo)40.356588-5.174141Koordinatoj: 40° 21′ N, 5° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 489 m [+]
Areo 52 km² (5 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hoyos del Espino (Provinco Avilo)
Hoyos del Espino (Provinco Avilo)
DEC
Hoyos del Espino
Hoyos del Espino
Situo de Hoyos del Espino
Hoyos del Espino (Hispanio)
Hoyos del Espino (Hispanio)
DEC
Hoyos del Espino
Hoyos del Espino
Situo de Hoyos del Espino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoyos del Espino [+]
vdr
Hoyos del Espino en la provinco Avilo.
Gotika kruco.
Monumento al la montokapro.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 371 loĝantojn. Ĝi perdis 270 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 68 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navarredonda de Gredos, Hoyos del Collado, San Juan de Gredos, San Martín de la Vega del Alberche, El Hornillo kaj El Arenal. La loĝloko estas je altitudo de 1484 msm en montara areo sur la Sierra de Gredos; proksime fluas la rivero Tormes.​

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas preĝejo de la 15-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, kaj iom ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura, natura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Ekde 2006 okazas en Hoyos del Espino la muzikfestivalo "Músicos en la naturaleza" (Muzikistoj en la naturo), en kiu jam partoprenis inter aliaj famuloj kiel Miguel Ríos, Joaquín Sabina, Mark Knopfler, Deep Purple, Sting, Bob Dylan kaj Rod Stewart inter aliaj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti