HU Zhengyan (ĉine 胡正言, "hu ĵengjan"; ĉirkaŭ 1584 - ĉirkaŭ 1674) estis ĉina artisto, presisto, eldonisto, pioniro en diversaj teknikaj rimedoj de kolora presado. Li verkis manlibron pri pentrado, kiu restis havebla dum pli ol du jarcentoj.