Hugó Déry
Hugó Déry [dEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Déry Hugó estis hungara aktoro. Lia familia nomvarianto estis Déri, lia origina familia nomo estis Klein.
Hugó Déry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Hugó |
Naskiĝo | la 26-an de majo 1887 en Szekszárd (Hungario) |
Morto | la 6-an de marto 1949 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 17B-1-18 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Hugó Klein [1] naskiĝis la 26-an de majo 1887 en Szekszárd, li mortis la 6-an de marto 1949 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiHugó Déry devenis el juda familio. Li estis aktoro inter 1922–1926 en Ĉeĥoslovakio, kie vivis la hungara minoritato. Liaj sekvaj, pli gravaj teatraj stacioj estis jam en Budapeŝto:
- Nova Teatro (Budapeŝto) (1927)
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1928)
- Teatro Városi (1931).
Inter 1939 kaj 1944 li povis aperi nur antaŭ juda publiko pro la kontraŭjudaj leĝoj. Depost la 2-a mondmilito ĝis sia morto li apartenis al la jam menciita Operetoteatro.
Li edziĝis en 1924.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Ferenc Lehár:
- A drótostót (opereto)
- Cigányszerelem (opereto)
Elektitaj filmaj roloj
redakti- A vén gazember (1932) - makleristo pri vinoj
- Aranyóra (1946)
- Könnyű múzsa (1947)