Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Humanitat Nova [nova homaro] estas liberecana revuo eldonita en Majorko (Hispanio) de eldonejo Calúmnia unufujon jare ekde 2016. Tiu revuo enhavas tekstojn (eseojn, poemojn ktp) en la kataluna kaj en la hispana sed foje ankaŭ en aliaj lingvoj kiel Esperanto kaj la itala. La ĉefa respondeculo estas historiisto Jorge (aŭ Jordi) Maíz Chacón kaj la redakta teamo inkludas konatajn hispanajn verkistojn, kiel Carlos Taibo. En la sama eldonejo aperis en Esperanto en 2016 la antologio de poezio Nova mondo en niaj koroj de Miguel Fernández, kaj aliaj esperantaj verkoj kadre de la libroserio Revo Lucida.

Humanitat Nova kaj Esperanto redakti

Temas pri revuo, kiu havas bonan rilaton kun Esperanto kaj esperantistoj, kaj estas malfermita al proponoj pri kontribuoj tiurilate.

En la unua numero (en 2016) aperis eseo en la hispana pri la internacia lingvo verkita de Pedro Sanz: "El Esperanto y la nueva humanidad". En la dua numero (en 2017) aperis reago al tiu eseo de Javier Alcalde: "El Esperanto humanista y revolucionario". Tiu numero ankaŭ enhavis plurajn poemojn de Miguel Fernández (en la hispana kaj en Esperanto), kaj ankaŭ tradukon de teksto de Fred Lessak, kie Esperanto ludas interesan rolon en la Hispanio de la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento: "Tres días en Sierra Nevada". En la tria/kvara numero (en 2018) aperis taglibro de Eduardo Vivancos verkita dum la hispana milito, "Notas de mi diario: 1937-1938", kun kroma komento prie de Javier Alcalde. Tiu numero ankaŭ enhavis tekston de sveda esperantisto Folke, "Impressions d'un viatge a Espanya" (tradukita de Albert Herranz), pri lia vojaĝo al SAT-kongreso de Valencio en 1934. La kvina numero (2019) inkluzivas eseon de Alcalde pri la uzo de la antropologaj konceptoj de James C. Scott en pluraj ekzemploj rilate al koncentrejoj kaj ekstermejoj dum la Dua mondmilito, kie ankaŭ Esperanto ludas rolon: "James Scott en Bram y en Mauthausen".

Eksteraj ligiloj redakti