Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Revo lucida estas esperantlingva libroserio de la majorka (Hispanio) liberecana eldonejo Calumnia. Ĝis nun parto de la eldonaĵoj estas dulingvaj, en Esperanto kaj la hispana, sed la eldonejo ankaŭ publikigas regule en la kataluna. La numeroj 2, 3 kaj 4 estis prezentitaj de Jordi Maíz kaj Miguel Fernández dum la 92-a SAT-kongreso okazinta en Barcelono en aŭgusto 2019. La ĝisnuna produktaĵo de tiu libroserio inkluzivas la jenajn publikaĵojn:

  1. Nova mondo en niaj koroj, elmontro el nuntempaj hispanaj kritikaj poetoj - elekto de tekstoj de Alberto García-Teresa, esperantigo kaj notoj de Miguel Fernández
  2. La Pariza Komunumo La Comuna de ParísPetro Kropotkin
  3. Unu lingvo por ĉiuj: Esperanto El Esperanto. Un idioma para todosEduardo Vivancos, postparolo de Javier Alcalde
  4. For ŝmiraĵojn! ¡Déjate de ungüentos!Jordi Maíz (poezia kolekto)

Eksteraj ligiloj redakti