Humaoj

7 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 27 jul. 2021.

La Humaoj (angle Humas people) estas indianaj indiĝenoj el Luiziano, Usono. Ili formas franclingvan indianan tribon ekde la malapero de ilia denaska lingvo dum la franclingva koloniisma epoko (Franca Luiziano). La Humaoj donis sian nomon al la urbo Houma (Luiziano).

Humaoj
etno
Usonaj indianoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Flago de la nacio houma.

La malkovro de petrolo estis atako sur la indiĝenaj rajtoj de la Humaoj. Ili estis forpelitaj de siaj teritorioj kaj ne povis profiti de la financaj gajnoj kiun faris la petrola industrio.

La Humaoj formas komunumon de proksimume 15 000 personoj.

Meze de la 20-a jarcento la United Houma Nation organizis sin en loka registaro kaj organizis balotojn. Ili estas fine agnoskitaj en oktobro 2014 fare de la federacia registaro de Usono.

La usona Luiziano (Louisianne)

redakti

Post kiam Napoleono Bonaparte vendis Luizianon al Usono en 1803, la franclingva luiziana socio daŭre vivis laŭ siaj propraj reguloj kaj parolis la francan dum preskaŭ la tuta 19-a jarcento. Estas nur komence de la 20-a jarcento ke tiu situacio ŝanĝiĝis kiam la luiziana ŝtato malpermesis la uzadon de la franca, samkiel por la lingvo de la Humaoj, la Kaĵunoj kaj la luiziananoj kiuj parolas la luizian-kreolan francan.

Franclingvio

redakti

Ekde la dua duono de la 20-a jarcento, la Humaoj postulas la apartenon al franclingvio samrajte kiel la Kaĵunoj kaj la kreoloj de Luiziano[1]. Kvankam la gejunuloj estas franclingvanoj kaj ke ili eklernas la anglan kun la celo sin integri en la usona socio, la lingva kaj kultura kunlaboro kun la franca konsulejo plifortiĝis[2].

Klimata ŝanĝo

redakti

Suda Luiziano pli ol aliloke en Usono suferas de inundoj. La insulo Jean Charles ekzemple jam estas loko kie la klimata ŝanĝo plej forte kaj rapide manifestiĝis[3].

Vidu ankaŭ

redakti

(Angla vikipedio) Houma (urbo)

Referencoj

redakti
  1. france Gilles-Antoine Langlois (antaŭparolo Jean-Pierre Frey), Des villes pour la Louisiane française : Théorie et pratique de l'urbanistique coloniale au 18e siècle , Paris, Éditions L'Harmattan, 1-a de januaro 2003, 448 paĝoj, (ISBN 2-7475-4726-4, EAN 9782747547260).
  2. angle, france La Nation Houma présente son projet de centre culturel,  arkivo, nouvelleorleans.consulfrance.org, la 24-an de oktobro 2016.
  3. angle Lauren Zanolli, Louisiana's vanishing island: the climate 'refugees' resettling for $52m, The Guardian, la 15-an de marto 2016, alirite la 20-an de julio 2021