Hundegasse (Vajmaro)

Hundegasse en la urbocentro de Vajmaro, Germanujo, estas eta sakostrato (ankaŭ ludeje uzata) kiu komenciĝas je Jakob-strato kaj finiĝas jam ĉe Herder-ĝardeno.

urboplano de Vajmaro en 1569, de Johannes Wolf

Detaloj redakti

Temas ŝajne pri la plej mallonga strato de la urbokerno. La popola altlernejo de ĉe Graben samtempe formas du trionojn de la norda flanko de Hundegasse dume la sudan formas loĝaj kaj komercaj domoj. Ĝi estas la dua strato dekstren por persono veninta disde Jakob-strato. Iam temis pri strato multe pli longa kion evidentigas malnova urboplano: tiam ĝi etendiĝis longece de Jakob-pordego tra la tuta urbomuro havante en si la tutan areon de la nunaj stratoj Kleine Teichgasse kaj Teichgasse.

Rimarkindas ke inter la urbokerna strataro nur Hundegasse ne figuras sur listo de la vajmaraj protektotaĵoj. Enigmo estas kial la nomo aplikitis nur por la plej eosta parto de la iama strato: oficiala antaŭa nomo ne konatas respektive ne priesploritis ĝis nun. Kelkaj supozas ke ĝi akceptis la nomon pro fieraj hundoposedantoj promenigantaj la dombestojn tie ĉi.[1]

Literature referencigis tiu ĉi strateton Bernhard Hecker ironie kaj saminterpretade.[2] Hecker-ajn poeziaĵojn ilustris Hannsjörg Schumann.

Funkcio redakti

Situo kaj kondukiĝo laŭlonge de la ĉirkaŭfortikaĵo eble estas signo por ĝia defenda funkcio. Dum la tempo de Goeto aktivis ĉi tie la ĉefkonstruisto kaj ĉasisto Anton Georg Hauptmann - aŭ almenaŭ akiris nemoveblaĵojn surlokajn.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Hannelore Henze, Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Weimar 2004, ISBN 3-86160-156-7, p. 35-36
  2. "Willkommen, Herr Hecker". Ĉe: TLZ, 17.4.2021
  3. Volker Wahl: "Der Entrepreneur von Weimar. Zur Biografie des Hofjägers Anton Georg Hauptmann (1735–1803)". Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: Weimar-Jena: Die große Stadt – Das kulturhistorische Archiv 8/4 (2015), p. 391–419. Konkrete p. 404 kaj p. 413/noto 58