Hundheim (Bell)
La vilaĝo Hundheim situas en la komunumaro Kastellaun meze en la mezmontaro Hunsrück en la distrikto Rhein-Hunsrück, Rejnlando-Palatinato. Hundheim estis ĝis 1974 memstara komunumo.
Hundheim | ||||||
| ||||||
komunumoparto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Urborajtoj | Hundheim (komunumo Bell (Hunsrück) ) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06762 | |||||
Poŝtkodo | 56288 | |||||
Aŭtomobila kodo | SIM | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 2′ N, 7° 25′ O (mapo)50.0261111111117.4133333333333Koordinatoj: 50° 2′ N, 7° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 465 m | |||||
Geografio
redaktiSituo
redaktiLa vilaĝo estas ĉirkaŭita de altaĵoj kaj arbaroj. Ĝi situas tuj apud la akvodislimo Mozelo - Nahe en la akvokolekta baseno de la Nahe sur meza alteco de 460 m super marnivelo. La vilaĝo ricevas averaĝe 700 mm da jara precipitaĵo kaj la meza jara temperaturo estas 7,1 °C. Meze de kampoj situas la vilaĝo Hundheim apud la rojo Hundheimer Bach.
Najbaraj lokoj
redakti- NORDOKCIDENTO = Krastel kaj Wohnroth
- NORDO = Bell
- NORDORIENTO = rakeda bazo Pydna kaj Kastellaun
- OKCIDENTO = Leideneck kaj Völkenroth
- ORIENTO = Hasselbach kaj Alterkülz
- SUDOKCIDENTO = Kappel
- SUDO = Goßberg kaj Wüschheim
- SUDORIENTO = Michelbach
Nomo
redaktiEn la libroj de la evangelia paroĥo Bell la vilaĝo aperis en 1570 kiel Honsheim. Poste kiel Hontam. La nomo estas interpretebla kiel setlejo de iu Hon aŭ Hun, iu centopo. Ĉe la frankoj oni kunigas po 100 familioj al Honschaft (= centopo) kiel la plej malgranda politika unuo, kaj Hundheim estis verŝajne la centro de tiu distrikto.