Hundoj, ĉu vi volas vivi senmorte? (filmo)

filmo

Hundoj, ĉu vi volas vivi senmorte? (germane Hunde, wollt ihr ewig leben) estas germana filmo pri Batalo ĉe Stalingrado, bazitanta sur samnoma libro de la germana verkisto Fritz Wöss, kaj reĝisorita de Franko Visbar el 1958. La filmo estas nigra-blanka.

Hundoj, ĉu vi volas vivi senmorte?
filmo
Originala titolo Hunde, wollt ihr ewig leben
Produktadlando  Germanio
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1-a de septembro 1959
Daŭro 93 minutoj
Ĝenro milita
Kameraado Helmut Ashley
Reĝisoro(j) Franko Visbar
Produktisto(j) Deutsche Film Hansa GmbH & Co. (Alf Teichs)
Scenaro Franko Visbar
Franko Dimen
Hajnco Ŝroter
Loko de rakonto Batalo ĉe Stalingrado
Muziko de Herberto Vindt
Ĉefrolantoj Joakimo Hansen, Ernsto Vilhelmo Borchert, Volfgango Preiss, Karlo Lange, Horsto Frank, Petro Carsten, Rikardo Munch, Guntero Pfitzmann, Sonja Ziemann, Gunaro Moller, Ernsto von Klipstein, Armino Dahlen, Paŭlo Hoffmann, Karlo John, Aleksandro Kerst
vdr

La titola demando apartenas prusian imperiiston Frederiko la 2-a, kiu ĉi tiel insultis siajn soldatojn, kiam ili kuris pro malamikaj atakoj.

Inkludo redakti

La ĉefa heroo estas juna leŭtenanto Wisse, kreskinta en Hitlera Junularo. Post ripozo en trankvila ukraina urbo Ĥarkovo, longe jame okupita de germanoj, li veturas por, laŭ Adolf Hitler, "per kelkaj tagoj" maldonaci Stalingradon de rusoj. Dum veturo li konatiĝas kun katolika milita pastoro, kiu ne kredas, ke batalo estos facila. Servo de Wisse estas germana radiokomunika stacio ĉe rumana trupo. Pro tio, ke Wisse malfruis eskapi, kiam komencis rusa granda atako (al kiu la rumana trupo estis kiel ofero), Wisse ekkonis tutan aferon travivi Stalingradon. Fine li ree renkontiĝas kun la pastoro kaj ili kune iras en malliberejon.

Refilmado redakti

Danke al tio, ke la filmo estas senkolora, aŭtoro povis meti realajn videojn de la dua mondmilito anstataŭ filmi malsimplajn aferojn (same kondutis aŭtoroj de la sovetia filmserio Deksep momentoj de printempo). Sed ĉi tiuj metaĵoj estas, nature, facile videblaj.

En 1993 germanoj verkis pluan filmon pri la batalo, Stalingrado. Ĝi ne estas tutsence refilmado de la filmo "Hunde, wollt ihr ewig leben?", ĉar en ĝi ĉefaj herooj estas aliaj, sed la ĉefaj gravaj okazoj de la batalo (ekzemple, kuna rusa-germana piana ludo dum paŭzo) kaj problemoj de germanaj militservantoj (ekzemple, sensencaj komandoj de estroj, al kiuj oni divis obei) estas montritaj samaj. En ambaŭaj filmoj ekzistas ankaŭe amo inter rusino kaj germano. La dua filmo estas jame kolora kaj pli malsimpla.

La intereca eco: en la dua filmo rusa armeo montritas ne tiom malestime. En la unua filmo rusoj aspektas kiel sovaĝuloj, kiuj povas venki nure per kvanto, kiuj maldonacas varman veston de kaptitaj malamikoj, uzante fiajn vortojn. Germanoj en la unua filmo aspektas nure kiel estimindaj herooj (krom kelkaj malfidelaj personoj), kiuj nek al nemilita popolo, nek al kaptitaj rusoj kondutas kruele.

Eksteraj ligiloj redakti