Hurones [uROnes] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Hurones estas etimologie komprenebla kiel Furoj.

Hurones
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09191
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 3° 37′ U (mapo)42.406111111111-3.6138888888889Koordinatoj: 42° 24′ N, 3° 37′ U (mapo) [+]
Alto 912 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hurones (Provinco Burgoso)
Hurones (Provinco Burgoso)
DEC
Hurones
Hurones
Situo de Hurones
Hurones (Hispanio)
Hurones (Hispanio)
DEC
Hurones
Hurones
Situo de Hurones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hurones [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
Panoramo.
 
Baroka ĉefaltaro.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,295 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 200 loĝantojn dum la 20-a jarcento (el la 1920-aj jaroj) pro migrado al urbaj areoj (precize al la provinca ĉefurbo), kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste iom stabiliĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 10 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj enhavas ankaŭ la submunicipon Las Mijaradas, kie oni konstruis golfludejon.

Historio redakti

Estas restaĵoj de romia epoko.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento kaj komence de la 10-a jarcento. Plej frua mencio estas de Las Mijaradas (Miller atas) en la jaro 943. En 1073 Alfonso la 6-a havigis foruojn al Burgoso kaj ties domaroj, inter kiuj estas Mijaradas de Hurones (López Mata, s/f: 31). En dokumento de 1085 iu Dona Gontroda donas al la monaĥejo de Sankta Petro de Cardeña la havaĵojn de la preĝejo de Sankta Maria (ĉu la nuna?), fondita en Hurones en la kvartalo nomita Valverde (Serrano, 1919: 371). Aliaj donacoj rilate al Las Mijaradas estas de 1150 (Mansilla Reoyo, 1971: 51-52) kaj 1160 (Mansilla Reoyo, 1971: 56).

Ekde 1210 pluis unujarcenta plendo pri la posedo de Las Mijaradas, en kiu intervenis eĉ la reĝo de Kastilio kaj la Papo, kaj kio finiĝis en 1453 Johano la 2-a per konfirmo de la limgoj faritaj de Ferdinando la 3-a en 1217. Post la krizoj de pesto kaj enlandaj militoj en la registro Becerro de las Behetrias oni diras, ke Hurones estas behetría, tio estas parto de senjorlando kun rajto elekti senjoron. En la 15-a jarcento estis turo.

Hurones formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. Estis ordinara urbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Santiago kaj sektoro de romia ŝoseo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti