Husillos [uSIljos] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Husillos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34419
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 392  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 4° 31′ U (mapo)42.083055555556-4.5166666666667Koordinatoj: 42° 5′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 791 m [+]
Areo 16,35 km² (1 635 ha) [+]
Husillos (Provinco Palencio)
Husillos (Provinco Palencio)
DEC
Husillos
Husillos
Situo de Husillos
Husillos (Hispanio)
Husillos (Hispanio)
DEC
Husillos
Husillos
Situo de Husillos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Husillos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 358 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900, sed poste rekuperis centon pro proksimeco al Palencio. Ĝi distas 12 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio redakti

 
Sarkofago el Husillos kun temo de Orestiado (M.A.N.).

Oni trovis tre valorajn restaĵojn de romia epoko (sarkofago) kaj skriban tabulon de visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 906. En tiu 10-a jarcento oni fondis la Abatejon de Santa María de Fusiellos aŭ de Santa María de la Dehesa Brava. Fine de la 11-a jarcento kaj preskaŭ meze de la 12-a jarcento okazis tie du gravaj koncilioj.

Meze de la 11-a jarcento, la reĝo Sanĉo la 3-a de Navaro donis Husillos kiel senjorlandon al la episkopo de Palencio.

Komence de la 17-a jarcento, la abatejo kaj ties kirko estis translokigitaj al Ampudia, pro politikaj kaj ekonomiaj konfliktoj de la duko de Lerma nome don Francisco de Sandoval.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, dum la plej gravaj trovitaĵoj troviĝas en arkeologiaj muzeoj provinca kaj nacia respektive.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti