Huskvarna estas kvartalo de la sveda urbo Jönköping. Ĝi situas en ties oriento. En 2004 ĝi havis 21.243 loĝantojn.

Huskvarna
urbo • city district

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 22 000  () [+]
Geografio
Geografia situo 57° 48′ N, 14° 17′ O (mapo)57.79194444444414.275555555556Koordinatoj: 57° 48′ N, 14° 17′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Huskvarna (Svedio)
Huskvarna (Svedio)
DEC
Huskvarna
Huskvarna
Situo de Huskvarna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huskvarna [+]
vdr
Vidu sur Huskvarna de sur monto Månberget; fone Jönköping
Blazono de Huskvarna

De 1911 al 1970 Huskvarna estis memstara urbo. La komunuma reformo de 1970 aligis ĝin al najbara Jönköping, al kiu ĝia rando pli kaj pli proksimiĝis.

En Huskvarna estas la sidejo de la entrepreno Husqvarna, kiu en sia nomo konservis malnovan skribformon kun "q". Ĝi ekestis el iama reĝa produktejo de fusiloj, fondita en 1680 kaj privatigita en 1757. Pro ĝi la blazono, kiun Huskvarna uzis ĝis 1971, montras du blankajn fusilojn (sur blua fono).