Internacia Kultura Festivalo

(Alidirektita el IKF)

Internacia Kultura Festivalo (IKF) estas kultura aranĝo, kiun ekde 1988 organizas esperantistoj en Ústí nad Labem omaĝe al du majstroj-tradukantoj Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr.

Regula parto de la programo estas sabata prelega matineo pri kulturaj temoj, spirita koncerto en "ruĝa preĝejo" kaj vespera koncerto kun arioj el operojoperetoj.

Dimanĉe sekvas ekskursoj al proksimaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo de la urbo.

Al la koncertoj kontribuas regule artistoj Kateřina Kudlíková, Miroslav Smyčka, Josef Vích, Jan Duda k. a.