IKUE-Kongreso 2012

(Alidirektita el IKUE-kongreso 2012)

La 65-a Kongreso de IKUE okazis ekde la 14-a de julio ĝis la 21-a de julio 2012 en Hungario inter la Esperanto-parko kaj la katedralo de urbo Pécs. Kongresejo estis cisterciana gimnazio kaj kolegio Nagy Lajos[1] en la urbocentro proksime de la katedralo. Krom plurlitaj ĉambroj en la kolegio mem, la kongresanoj povis loĝi ankaŭ en proksimaj hoteloj.

kongresa emblemo
kongresa emblemo
memortabulo de la Esperanto-parko en Pécs, inaŭgurita la 25-an de julio 1966

Programoj de la kongreso redakti

La temo de la kongreso estis "Mi kredas je unu Dio".

Prelegoj:[2]

  • la kred-konfeso; doksologio
  • Je kiu Dio ni kredas?
  • En la komenco Dio kreis: debato inter kreismo kaj evoluciismo
  • Unudiaj religioj kaj plurdiaj religioj: historia prezento kaj katolika distingo
  • "Dio estas paĉjo: pli multe, li estas panjo": ĉu tiu frazo laste eldirita de Johano Paŭlo la unua havas bibliajn bazojn? Eble jes: Luko 15,1-3.11-32
  • Kie estas Dio? Spirita Paradizo laŭ la poetoj, la teologoj, la verkistoj
  • Kiu estas la homo por ke Dio zorgu pri li?
  • Spiritismo: ĉu maniero por kredi je Dio, ankaŭ ĉe nekredantoj?
  • Sinjoro, al kiu ni iru? Dio, fonto de vortoj de eterna vivo
  • Ikonografio de Dio tra la jarcentoj (kultura prelego)
  • Dio mortis: la historio de kanzono kiun la italaj ŝtataj radio kaj televido cenzuris sed Radio Vatikana elsendis
  • Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min: doloro kaj morto laŭ la kristanismo

1-a tago (14-a de julio 2012) redakti

Bonvenigo, inaŭguro.

2-a tago (15-a de julio 2012) redakti

Urborigardado, katedralo, episkopa palaco.

3-a tago (16-a de julio 2012) redakti

Ekskursoj: Máriagyűd, Villány

4-a tago (17-a de julio 2012) redakti

Ĝenerala kunveno de IKUE, muzika horo.

5-a tago (18-a de julio 2012) redakti

Prelegoj, urborigardado perbuse.

6-a tago (19-a de julio 2012) redakti

Prelegoj, urbeto Bátaszék, urbo Szekszárd.

7-a tago (20-a de julio 2012) redakti

Prelegoj, Kalvaria vojo.

8-a tago (21-a de julio 2012) redakti

Adiaŭa tago de la 65-a IKUE-Kongreso.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. reĝo Lajos la 1a
  2. laŭ la oficiala retpaĝo de IKUE

Eksteraj ligiloj redakti