INTERCAL (programlingvo)

(Alidirektita el INTERCAL)

Komputiko > Programlingvo > INTERCAL


INTERCAL estas komputillingva ŝerco. Ĝiaj verkistoj diris, ke la nomo staras por la angla esprimo 'Compiler Language With No Pronounceable Acronym' (Kompilila Lingvo Kun Neniu Prononcebla Mallongigo). INTERCAL-on kreis Don Woods kaj James Lyons je 1972 kaj ĝi estas intence malsimila ol ĉiuj aliaj komputillingvoj laŭ ĉiuj manieroj krom unu; ĝi estas pure skriba lingvo, ĉar ĝi estas tute neparolebla. Jena alineo el la INTERCAL-Gvidlibro klarigos la stilon de la lingvo:

Estas bone konata kaj ofte montrata fakto, ke persono, kies laboro estas nekomprenebla, estas altestimata. Ekzemple, se oni dirus, ke la plej simpla maniero por konservi la valoron 65536 en 32-bita INTERCAL-a variablo estas:
DO :1 <- #0$#256
iu malfreneza programisto dirus, ke tio estas absurda. Ĉar ĉi tiu vere estas la plej simpla maniero, la programisto ŝajnus malsaĝa antaŭ lia estro, kiu kompreneble hazarde alvenis, laŭ la kutimo de estroj. La efiko estus ne malpli embarasa pro la fakto, ke la programisto pravis.

INTERCAL havas multajn aliajn strangajn kapablojn desegnitajn por plineparolebligi ĝin. La versio de Woods kaj Lyons estas vere uzita de multaj (nu, minimume kelkaj) personoj ĉe Universitato Princeton. La lingvo estis lastatempe reverkata kiel C-INTERCAL kaj konsekvence ĝuas novan nivelon de malpopulareco. Eĉ ekzistas novaĵgrupo, alt.lang.intercal por la studado kaj ... valorado de la lingvo ĉe Uzreto.

Maleviteble, INTERCAL havas TTT-ejon.

Eksteraj ligiloj redakti