Iacobeni (Sibiu)
komunumo en Rumanio
Iacobeni [jakobenj] (hungare: Jakabfalva, germane: Jakobsdorf) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Sibiu, en la valo de Hârtibaciu. Sudokcidente de la vilaĝo estas altaĵo Iacobeni, 636 metrojn alta. Administre apartenas al Iacobeni la vilaĝoj Movile, Netuș, Noiștat kaj Stejărișu, ĉiuj oriente de Iacobeni.
Iacobeni | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Sibiu | |
Alinome | Jakobsdorf germane, Jakabfalva hungare | |
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő (reĝa departemento) | |
Situo | 46° 1′ N, 24° 48′ O (mapo)46.02277777777824.791666666667Koordinatoj: 46° 1′ N, 24° 48′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 475 m | |
Poŝtkodo | 557105 | |
Loĝantaro | 925 (2002) | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 1097 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 767 (rumanoj, 22 % da ciganoj, 4 % da germanoj, 1 % da hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1309. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
redakti-
Situo en la distrikto