Hârtibaciu [hırtibaĉu] (hungare Hortobágy, germane Harbach) estas rivero en Transilvanio. Ĝi fontas en la Sudaj Karpatoj proksime de Bărcuț kaj fluas sud-okcidenten tra la distriktoj Brașov kaj Sibiu al la rivero Cibin.[1]

Hârtibaciu
Hârtibaciu ĉe Agnita
rivero
Bazaj informoj
Situo Transilvanio (Rumanio)
Longeco 88,2 km
Averaĝa trafluo 3,3 m³/s
Fluo
Enfluejo Cibin
Geografio
Trairataj urboj Retiș, Brădeni, Netuș, Agnita, Benești, Alțâna, Nocrich, Hosman, Cornățel, Cașolț
Alfluantoj
- Dekstraj Sărătura, Halmer, Înfundăturii, Stricata, Coveș, Bârghiș, Zlagna, Vurpăr, Țichindeal, Lacul Roșia, Roșia, Daia, Cașolț
- Maldekstraj Movile, Albac, Androchiel, Marpod, Fofeldea
Fluo sur la mapo de Rumanio
Fluo sur la mapo de Rumanio
vdr

Koordinatoj de la riverfino: 45° 44′ 2″ N 24° 14′ 16″ O / 45.73389 °N, 24.23778 °O / 45.73389; 24.23778 (mapo)

La valo de Hârtibaciu estas kultur-historie speciala, ĉar tie eksetlis la unuaj transilvaniaj saksoj en la 12-a jarcento. La urb(et)oj Agnita, Alțâna, Iacobeni, Hosman, Cașolț kaj Nocrich estis centroj de la saksa kulturo.

Notoj redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.

Eksteraj ligiloj redakti