Iara (Cluj)
komunumo en Rumanio
Iara (Cluj) [jara] (hungare: Alsójára alŝo:ja:ra) estas komunumo en Rumanio okcidente de Turda. Administre apartenas al ĝi Agriş (Iara), Borzești (Iara), Buru, Cacova Ierii, Făgetu Ierii, Măgura Ierii, Ocolişel, Surduc (Iara).
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 842 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1956 1 956 (rumanoj, 20% hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio skribe estas en 1288. Ekde 1332 ĝi estis ekleziejo. En 1848 ĝia loĝantaro pereis preskaŭ tute. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- István Balázs (instruisto), hungara instruisto
- Ferenc Dobos (patro) (31-a de julio 1881 - Odorheiu Secuiesc, 1-a de majo 1949): poeto, historiisto.
- Árpád Dékáni (11-a de aprilo 1861 – Borbánd, ? 1935): industriartisto, desegninstruisto.
- Sándor Ferenczy: ornitologo, instruisto, redaktoro
- Kálmán Sebestyén (*8-a de decembro 1938): kulturhistoriisto.
- Gyula Keszthelyi (*26-a de marto 1934): redaktoro.
- Lázár Káli Nagy; (?, 1772 – ?, 30-a de julio 1837): mecenato, direktoro de teatro.
- Gyula Szabó (aktoro 1883)
Eksteraj ligiloj redakti
- Interaga mapo de distrikto Cluj[rompita ligilo]
- Popolnombrado 2002