Ibeas de Juarros [iBEas deĤUAros] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Ibeas de Juarros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09198
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 411  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 3° 32′ U (mapo)42.331111111111-3.5355555555556Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 32′ U (mapo) [+]
Alto 930 m [+]
Areo 130,27 km² (13 027 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ibeas de Juarros (Provinco Burgoso)
Ibeas de Juarros (Provinco Burgoso)
DEC
Ibeas de Juarros
Ibeas de Juarros
Situo de Ibeas de Juarros
Ibeas de Juarros (Hispanio)
Ibeas de Juarros (Hispanio)
DEC
Ibeas de Juarros
Ibeas de Juarros
Situo de Ibeas de Juarros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ibeas de Juarros [+]
vdr

En ĝia municipa teritorio estas du lokoj deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko: nome la Arkeologia kuŝejo de Atapuerca kaj la Jakoba Vojo. En 2015, aprobis la Unesko la ampleksigon de la Jakoba Vojo en Hispanio kaj Ibeas de Juarros estis aligita kiel asocia elemnto al la norda sektoro de la Jakoba Vojo.

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 130,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 438 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn dum la 20-a jarcento (el 1920-aj al 1970-aj jaroj) pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo, kaj supreniris el 600 ĝis 1 400 loĝantoj.

Ĝi distas 13 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipo Ibeas de Juarros enhavas la jenajn loĝlokojn: Cueva de Juarros, Cuzcurrita de Juarros, Espinosa de Juarros, Ibeas de Juarros (ĉefurbo), Modúbar de San Cibrián, Mozoncillo de Juarros, Salgüero de Juarros, San Millán de Juarros kaj Santa Cruz de Juarros.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Ibeas de Juarros formis parton de la partido de Burgos en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La Markizo de Villarreal estis ordinara urbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj fazeoloj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno kaj la arkeologia kuŝejo de Atapuerca kaj la propra muzeo.

Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti