Iberia Renkontiĝo
La Iberiaj Renkontiĝoj (IRo) estas junularaj esperantistaj renkontiĝoj organizitaj sinsekve de la esperantaj asocioj de Katalunio, Portugalio kaj Hispanio. En 2005 dum la renkontiĝo organizita de Kataluna Esperanto-Junularo estis decidita tiu sinsekvo. Ĉiu gastiganta asocio okupiĝas pri sia aranĝo, dum la aliaj du helpas pri la diskonigo kaj la programo.
RenkontiĝojRedakti
Nº | Nomo | Loko | Dato | Org. | Komentoj |
---|---|---|---|---|---|
1 | Kapeguja Renkontiĝo | Mataró | 4-6 marto 2005 | KEJ | Aliĝilo |
2 | Atlantika Plonĝado | Areia Branca | 3-5 marto 2006 | PEJ | Informoj kaj fotoj |
3 | Kampardoma Renkontiĝo | Madrido | 9-11 marto 2007 | HEJS | Retpaĝo de la IRo 2007 |
4 | Internaciisma Renkontiĝo | Benicàssim | 14-16 marto 2008 | KEJ | Retpaĝo de la IRo 2008 |
5 | Duria Plonĝado | Oporto | 6-9 marto 2009 | PEJ | Retpaĝo de la IRo 2009 |
6 | Vinlanda Kunveno | Almagro | 9-11 aprilo 2010 | HEJS | Paĝoj pri la IRo 2010: [1] [2] |
7 | (7a Iberia Renkontiĝo) | Sant Andreu Salou | 13-15 majo 2011 | KEJ | Retpaĝo de la IRo 2011 |
8 | Klifa Plonĝado | Sezimbro | 5-8 aprilo 2012 | PEJ | Retpaĝo de la IRo 2012 |
9 | Bohemiaj Lumoj | Madrido | 15-17 marto 2013 | HEJS | Retpaĝo de la IRo 2013 |
10 | (10a Iberia Renkontiĝo) | L'Arboç | 5-7 septembro 2014 | KEJ | Informoj Retpaĝo de la IRo 2014 |
11 | Sado-plonĝado | Salkastelo | marto 2016 | PEJ | (okazonta) |