Iberiismo estas politika kaj kultura movado, kiu proponas pliproksimiĝon inter la ŝtatoj kiuj nuntempe komponas la teritorion de Iberio, tio estas ĉefe Portugalujo kaj Hispanujo, dum estas aparta kazo la aliaj ŝtatoj kiuj ekzistas en la Iberia Duoninsulo nome Andoro kaj Ĝibraltaro. Ĝi vidas kiel finan celon la politikan unuigon de Iberujo. Ĉi tiun idealon tenis precipe la movadoj socialistaj kaj respublikanaj de tiuj landoj, kaj precipe dum la 19a jarcento, inspirite de la naciismaj idealoj de la unuiĝoj itala kaj germana. Post la eniro de Hispanio kaj Portugalio en la Eŭropa Unio en la lasta kvarono de la 20a jarcento, tiu speco de movado suferas ian ŝanĝon, ĉar ĉiu eŭropunia ŝtato iel eniris en specifa unuiĝo.

Situo de Iberujo (malhelverde) ene de Eŭropa Unio (helverde) kaj la cetero de Eŭropo (grize).

Iberiistoj celas konstrui ŝtaton, kiu estus agnoskata kiel politika aŭtonomaĵo.

Iberiistoj redakti

La sekvaj homoj iel estas aŭ estis iberiistoj, aŭ almenaŭ subtenis iajn aliancajn ligojn inter la iberiaj landoj.

  • Teófilo Braga, prezidanto de la Provizora Registaro de la Portugala Respubliko en 1910.
  • Miguel de Unamuno, direktoro de la Universitato de Salamanko.
  • Sixto Cámara, politikisto hispana de la 19a jarcento.
  • Latino Coelho.
  • Juan Valera.
  • Emilio Castelar, Prezidanto de la Unua Hispana Respubliko.
  • Sinibaldo de Mas.
  • Joan Maragall.
  • Francesc Pi i Margall, Prezidanto de la Unua Hispana Respubliko.
  • José Saramago, portugala Nobel-premiito pri literaturo.
  • António Sardinha, hispanisto, defendanto de la Duoninsula Alianco, sed kontraŭiberiisto.
  • Mário Lino, ministro pri publikaj laboroj, transporto, kaj komunikado en Portugalujo.
  • António Lobo Antunes, verkisto.
  • Antero de Quental, poeto.
  • Eduardo Lourenço, eseisto.
  • Miguel Torga (plumnomo de Adolfo Correia Rocha), verkisto kaj kuracisto portugala.
  • José Félix Henriques Nogueira
  • Arturo Pérez-Reverte, verkisto
  • José María Aznar, Prezidanto de Hispanujo.
  • Arcadi Espada, verkisto.
  • Günter Grass, germana Nobel-premiito pri literaturo.